.... de tiu-ĉi jaro.
Saluton,
Ĉivespere, kiel deserto de nia komuna programo, Londona Esperanto-Klubo kaj la Reĝa Esperanto-Grupo de Antverpeno La Verda Stelo vin invitas al la lasta programero de 2025.
'La forlasita virino' estas filmo en Esperanto komplete realigita de afrikaj geesperantistoj.
Temas pri unu el la problemoj de afrikaj viirinoj, kiuj estas forlasitaj, kiam ili gravediĝas, kaj devas rearanĝi sian vivon kaj trovi virimedojn por nutri siajn infanojn.
La virino en la filmo havis amikinon pli bonstatan, kiu per le helpo de sia edzo trovas laboron kiel kolportista vendistino de fruktosukoj.
Rondirante en la urbo por kolporte vendi ŝi renkontas alian viron, kiu enamiĝas je ŝi kaj edziĝas kun ŝi.
Jen la ligilo por la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/81931067044?pwd=YkZMVHV6VU1LOWhnREhXTG4vTnR1QT09 Pasvorto: steloverda
Ĝis la vesper' !
Teamoj de LEK kaj LVS