Kial ne uzi ipernity, Roland? (
www.ipernity.com/?lg=eo) Mi vidas kelkajn grandajn avantaĵojn:
- ĝi estas esperantlingva
- ĝi havas esperantlingvan helpservon
- ĉeestas en ipernity minimume 2500 esperanto-parolantoj, kiuj povus helpi vin trovi nomojn, lokojn, ktp
- al ĉiu foto vi povas aldoni "etikedojn", tiel ke vi poste povas facile retrovi la fotojn laŭ tiuj etikedoj (ekzemple tajpante "hanssens" vi trovos tuj ĉiujn fotojn kun la etikedo "hanssens")
- vi povas ordigi fotojn ankaŭ en albumoj, ekzemple albumo "Universalaj kongresoj", "Flandraj kongresoj" ktp