+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Raporteto pri Monato en 2025

Aŭtoro Fadeno: Raporteto pri Monato en 2025  (Legita 14 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 617
  • Sekso: Vira
Raporteto pri Monato en 2025
« je: Hodiaŭ je 09:17:47 »



Aperis en MONATO en 2025 entute 153 artikoloj en 11 numeroj, inter kiuj dek numeroj 28-paĝaj kaj unu 40-paĝa. La artikoloj estis verkitaj de 66 aŭtoroj el ĉiuj kontinentoj.

Estis en 2025 entute 899 abonantoj el kiuj pli-malpli la duono preferas la presitan version (448) kaj la alian duonon la bitajn versiojn (451 abonantoj). Necesas mencii, ke kelkaj abonas pli ol unu version. Krom tio aperadis la voĉlegata versio en la formo MP3 en kunlaboro kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj.

En 2025 Trump blokis la eniron de eŭropaj revuoj. Do usonaj abonantoj ne plu povas ricevi MONATOn en presita formo. La oficejo de FEL sendas al ili nun la bitan version.

 
Redaktantoj
 
Ne okazis ŝanĝo en la skipo de la redaktantoj en 2025. La tuta listo estas konsultebla en la kolofono: https://www.monato.be/kolofono.php

 
Reviziado kaj faktokontrolado
 
Al la skipo de lingvaj reviziantoj aldoniĝis la korea Akademiano Cho Sung Ho kaj en novembro forpasis la revizianto Rob Moerbeek. La reviziantoj kune kun faktokontrolanto harmonie kunlaboras kun la redaktoroj. La ĉefredaktoro nun konstante korespondas kun la redakta teamo de la nova PIV, kaj novaj aktualaj terminoj aperontaj kaj en MONATO kaj en PIV estas diskutataj.
 
 
Grafiko
 
La grafikan aspekton de la revuo plu prizorgas du katalunaj spertuloj: Ferriol Macip i Bonet kaj Zep Armentano.
 
 
Kunlaborantoj

 
Fine de 2025 MONATO havis 57 registritajn kunlaborantojn kun kunlaborkontrakto kaj centon da okazaj aŭtoroj.
 
 
Ekspedo
 
La presitajn ekzemplerojn de MONATO dissendas la centro de FEL en Antverpeno. La numeroj estas sendataj kun la belga, nederlanda, franca kaj svisa poŝtoj. Tiu situacio kontentige funkcias.

 
Retejoj
 
La tri plej vokitaj tekstoj en la retejo de MONATO estis „La fera virino” pri la Nobel-premiito 2025 Maria Corina Machado (https://www.monato.be/publika/013529p.php), „Busvojaĝo” de Dmitrij Cibulevskij (https://www.monato.be/2007/009112.php) kaj „Kukinsuloj: senkonsulta interkonsento” de Julius Hauser (https://www.monato.be/publika/013700p.php). Menciindas ke la du plej ofte legataj artikoloj ne aperis en 2025, sed pli frue. Ili iĝis denove aktualaj pro la premiitiĝo de Maria Corina Machado, kaj pro la forpaso de Dmitrij Cibulevskij.

La plej multaj vizitantoj de la retejo venas el Usono (3800 vizitantoj), Ĉinio (1100 vizitantoj), Germanio (950), Koreio (520) kaj Italio (450). Necesas tamen noti, ke en landoj kun totalisma reĝimo legantoj plej ofte uzas sekretan retumilon, kaj tiuj vizitoj ne aperas en la statistikoj.
 
En Facebook MONATO havas 3000 sekvantojn (https://www.facebook.com/revuo.Monato). Krome ĝi havas milon da sekvantoj en Instagram (revuomonato) kaj kelkcenton en Telegramo (monato.telegramo.org), en Mastodon (@monato@esperanto.masto.host) kaj en Mia Vivo (https://www.miavivo.net/grupoj/monato/). La ĉefredaktoro kaj kelkaj redaktoroj tie regule afiŝas tekstojn por veki atenton pri la revuo.
 
La 15an de ĉiu monato la ĉefredaktoro afiŝis malgrandan filmeton en Jutubo (https://www.monato.be/jutubo). Tiuj filmetoj estis spektataj mezume inter 80 kaj 395 fojojn.
 

« Lasta redakto: Hodiaŭ je 18:06:02 de Roland Rotsaert »