La 27an de marto Klaas Dijkstra prelegos pri Margaretha Geertruida Zelle, en la mondo pli bone konata kiel Mata Hari.
Ŝi, precipe en Francio, famiĝis kiel erotika dancistino. Poste estiĝis multaj flustroj kaj onidiroj pri ŝia rolo en la socio kaj la unua mondmilito.
Fine ŝi estis ekzekutita antaŭ 109 jaroj. Sendube multe rakontindas pri ŝia ege aventura vivo.
Ĝis la 27an de marto je la 20a horo CET, ĉe
https://us02web.zoom.us/j/86265356744?pwd=b81H9H3UyasrMmMm00qsJqHS3ma7II.1