+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Plena IlustrAta Vortaro

Aŭtoro Fadeno: Plena IlustrAta Vortaro  (Legita 50 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 621
  • Sekso: Vira
Plena IlustrAta Vortaro
« je: Hodiaŭ je 05:55:18 »
Certe multaj inter vi posedas ankoraŭ ekzempleron de „Plena Ilustrita Vortaro” kaj eble miris pri tio, kial ĝi nomiĝas „ilustrita''. Efektive, ilustraĵoj estas apenaŭ troveblaj en tiu dika vortaro. Kelkaj eĉ ŝerce nomis ĝin la „Pene Ilustrita Vortaro”. La venonta eldono tamen havos centojn, eble milojn da fotoj, de ekzemple fruktoj, arboj, konstruaĵoj ktp, kiuj helpu al la uzantoj pli bone kompreni la difinojn. Ĉar ankoraŭ nun oni konstante aldonas fotojn, oni povas do iom ŝerce nomi ĝin „Plena IlustrAta Vortaro”.

Kiu volas vidi la progreson de la vortaro povas jam nun uzi ĝin enrete, ne nur por vidi la fotojn, sed ankaŭ por konsulti la milojn da novaj terminoj, kiuj ankoraŭ ne aperis en la iama presita eldono. Ĝi estas konsultebla de la jena adreso: https://testo.vortaro.net/

Post la difinoj tre ofte aperas ankaŭ ekzemploj de la praktika uzo de la vorto. Menciindas, ke en la nova vortaro troviĝos plurajn centojn da ekzemplofrazoj el Monato, la prestiĝa revuo eldonata de Flandra Esperanto-Ligo.