+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Singapura inundo

Aŭtoro Fadeno: Singapura inundo  (Legita 13 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 622
  • Sekso: Vira
Singapura inundo
« je: Hodiaŭ je 07:30:06 »
Ĉiumonate redaktoro de Monato rigardas la statistikojn de Google por ekscii, kiuj estis en la pasinta monato la plej ofte konsultataj – kaj do verŝajne ankaŭ legataj – tekstoj en la retejo de Monato. Ofte la rezultoj estas „logikaj”. Ekzemple iom post la atakoj de la Monato-serviloj fare de rusaj kaperistoj, informoj pri tio estis plej ofte legataj. Sed ne ĉiam la rezultoj estas logikaj. En marto ĉi-jara la plej ofte konsultata teksto estis intervjuo el 2024, nome artikolo de Tommaso Melacotte „Afriko: vojoj al nacia sendependeco en Ganao kaj Tanzanio” el la decembra numero (https://www.monato.be/2024/013612.php). Ĉu eble iu menciis tiun artikolon en socia retejo, kaj sekve pluraj alklakis ĝin?

Alia ero el la monata statistiko estas eĉ pli miriga. La plej fervoraj konsultantoj de la Monato-retejo troviĝas en ... Singapuro. En marto 1074 diversaj personoj el Singapuro vokis artikolon el Monato. Ĉu entute en Singapuro estas tiom da Esperanto-parolantoj?

Interreto estas plena de misteroj!