+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Kongresoj / Congressen (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Beneluksa kongreso en De Haan

Aŭtoro Fadeno: Beneluksa kongreso en De Haan  (Legita 1 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 645
  • Sekso: Vira
Beneluksa kongreso en De Haan
« je: Hodiaŭ je 21:15:34 »
En 2026 la Beneluksa Kongreso okazos en De Haan (BE) de la 24-a ĝis la 28-a de septembro. La renkontiĝo okazos en tute renovigita gastejo kiu situas proksime de komforta sablostrando, ideala por familioj kun infanoj. De Haan estas ĉarma, belepoka urbeto ĉe la marbordo, la plej bela de la belga marbordo. Ĝi troviĝas je 20 km de Ostendo kaj 30 km de Bruĝo.

Ĉefaj ingrediencoj de la kongreso: tutmonata ekzpozicio en la loka biblioteko – koncerto kun muziko kaj poezio – aktivecoj sur la strando – kaj kompreneble la tradiciaj ingrediencoj: prelegoj, kursoj, manlaboro ktp ...

Ni aparte provos okulfrapi en De Haan per bonvenigaj aktivecoj por ne-esperantistoj.

Pliajn detalojn vi povas trovi en https://benelukso.eu/bnlk26/