+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Nova trilingva komerca vortaro

Aŭtoro Fadeno: Nova trilingva komerca vortaro  (Legita 19 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1402
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Nova trilingva komerca vortaro
« je: Hieraŭ je 17:10:11 »

IKEF havas la grandan plezuron kaj fieron sciigi al vi gravan atingon: La trilingva Internacia Komerca Vortaro (Esperanto – Angla – Ĉina) estas oficiale lanĉita en nia renovigita retejo, plene senpaga kaj senbare alirebla por ĉiuj!

Kiel ĝin uzi? Vizitu rekte https://ikef.net/vortaro.php. Serĉu laŭplaĉe: enskribu vorton en Esperanto, angla aŭ ĉina. Utila klavkombino: premu la klavon „/“ por tuj enfokusigi la serĉkampon; premu „Esc“ por malplenigi la kampon aŭ fermi detalajn fenestrojn.