+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  ILEI
| | |-+  Dimanĉe la 15-an de novembro,16 h UTC: Manĝaĵoj: kio kunigas nin?

Aŭtoro Fadeno: Dimanĉe la 15-an de novembro,16 h UTC: Manĝaĵoj: kio kunigas nin?  (Legita 98 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1409
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Dimanĉon, la 15-an de novembro, okazos la novembra reta kunsido de la iniciato UNESKO-Kuriero, organizata de ILEI kadre de la projekto EToSo (Esperanto-Kursaro Tibor Sekelj). Temas pri malfermaj, memstaraj kunsidoj, ne pri regula kurso kun deviga aliĝo aŭ enskribo. Ĉiu interesito povas libere partopreni unuopajn kunsidojn, sen antaŭa enskribiĝo kaj sen devo partopreni aliajn sesiojn.

Ĉi-monata temo: „Manĝaĵoj: kio kunigas nin“

Dimanĉe, la 15-an de novembro 2026  16:00–17:00 UTC

La kunsido baziĝos sur artikoloj el la samnoma numero de UNESKO-Kuriero, kiu traktas diversajn interesajn aspektojn de manĝaĵoj, ilia produktado, kulturo, tradicioj kaj rolo en la homa socio.

Kion vi povas fari? Simple ĉeesti, kaj ĝue aŭskulti kaj spekti, aŭ partopreni en la diskutoj kaj interŝanĝi ideojn kun samideanoj el diversaj landoj.

Ĉiuj Esperantistoj kun sufiĉe bona lingvokono, precipe progresantoj kaj pli spertaj parolantoj, estas kore bonvenaj!

La elektita numero estas libere kaj senpage elŝutebla:
https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000393310_epo

Pliaj informoj kaj rekta Zoom-ligilo:
https://eventaservo.org/e/57acf3