+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Ne-esperanta retbutiko...

Aŭtoro Fadeno: Ne-esperanta retbutiko...  (Legita 3 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 657
  • Sekso: Vira
Ne-esperanta retbutiko...
« je: Hodiaŭ je 05:05:38 »
Eble la ne tre junaj inter vi memoras, ke antaŭ trideko da jaroj retpiratoj sukcesis ŝteli la retregionon „retbutiko.net” kaj postulis de ni financan rekompencon por povi rehavi ĝin. Ni ne cedis, ne pagis, kaj registris la retregionon „retbutiko.be”, kie nia Retbutiko de tiam kviete rezidas.
 
Sed kion ni povas vidi nun? Ili sukcesis vendi la nomon „retbutiko.net” al franca firmao, kiu tamen neniel rilatas kun retbutikoj aŭ kun io ajn rilate al Esperanto. Kial?  Nur la diablo scias! Mirakloj ne mankas en nia mondo!