84-a SAT-KONGRESO
SARAJEVO 30.07 – 06.08.2011
Temo: Tutmondiĝo kaj nacia fenomeno
ADRESOJ DE LA ORGANIZA KONGRESA KOMITATO
poŝtadreso: Retadresoj:
84-a SAT-KONGRESO
www.esperanto.baPf. 452
www.satesperanto.orgKralja Tvrtka 19
info@esperanto.baBA-71000 SARAJEVO
satkongreso@esperanto.baBosnio kaj Hercegovino programkontribuantoj:
satprogramo@esperanto.baTelefono: +387 33 205 487
fetah.zvirac@energoinvest.comTelefakso: +387 33 205 487
senad.colic@esperanto.ba KONGRESURBO
- la ĉefurbo de la ŝtato Bosnio kaj Hercegovino
- la urbo de KULTURO kie renkontiĝas la Oriento kaj
la Okcidento
- la urbo de RELIGIO kie kunekzistadas je distanco de nur
cent metroj ĉefpreĉejoj de kvar grandaj mondaj religioj –
«la eŭropa Jeruzalemo»
- la urbo de moderna eŭropa HISTORIO en kiu la atenco en
1914komencigis la unuan mondmiliton kaj la sieĥo en
1992.1995finis tragikan flankon de la 20-a jarcento
-la urbo de TURISMO kun multaj vizitindaj monumentoj,
tre pitoreska malnova urbo kaj la bela ĉirkaŭaĵo.
KONGRESEJO
Hotela komplekso TERME en Ilidža (Iliĝa), pitoreska urboparto de Sarajevo, la plej populara loka ripozejo, basenoj kun fluanta kaj termala akvoj, granda parko, aleo-promenejo 4 km longa al fonto de la rivero Bosna, termofontoj, scenejo.
LOĜADO
En la hotela komplekso je dispono estas hoteloj TERME, Hungaria, Hercegovina, Austria kaj Bosna, ĉiuj kun 1-litaj kaj 2-litaj ĉambroj, necesejo, duĉejo, televido, basenoj kun termala akvo, saŭno, masaĵo, sportejoj, ambulatorio, frizejo.
La hoteloj „Hungaria“ kaj „Hercegovina“ sufiĉe imponaj, vilaecaj kaj malpligrandaj, en kiuj kutime loĝas altnivelaj gastoj (diplomatoj, manaĵeroj, steluloj sportaj, muzikaj kaj kulturaj, ktp.), konstruitaj dum la aŭstro-hungaria epoko – la ĉambro estas pli komfortaj.
Hotelo „Terme“ konstruita dum socialisma Jugoslavio havas iom aliajn normojn – ĝi estis fakte destinita esti kuracbanejo por diversaj malsanoj al kio ĝi ankaŭ nun parte servas.
manĝoj estas sur principo de t.n. sveda tablo (je dispono sur tablo estas pluraj manĝaĵoj kaj ĉiu elektas por si mem specon kaj kvanton).
LOKAJ EKSKURSOJ
D1-Urbovizitado- promenado tra jarcentoj, Malnova parto de Sarajevo.
D2-Milita tunelo
- la tunelo fosita en 1993 sub flugejo de la sieĝita urbo.
D3-Bosniaj piramidoj - sensacie, en Visoko je 30 km de Sarajevo estas malkaŭitaj antikvegaj piramidoj!!!
D4-Promenado al fonto de la rivero Bosna
- aleo-promenejo 4 km longa, ebla veturado per fiakro.
TUTTAGAJ EKSKURSOJ
T1- Mostar - pitoreska urbo kun simbola Malnova Ponto
sub protekto de Unesko; lunĉo en Blagaj, spiritejo de
derviŝa ordeno ĉe fonto de rivero Buna.
T2- Srebrenica – tipa bosnia urbeto konata pro
arĉentminej kaj sanigaj banejoj; famiĝis en 1995
pro unua genocido en Eŭropo post la dua mondmilito;
poste vizito al urbo Tuzla.