En vendredo la 3a de junio Bernard-Régis Larue parolos la duan fojon pri Tiu ĉi temo. Ni atentos pri la eblaj danĉeroj de meteoritoj. Regule ili kaŭzas detruojn. Pli grandaj, jam kompletaj asteroidoj, fosis kraterojn sur nia Tero. eĉ tia falo verŝajne kaŭzis la malaperon de la dinosaŭroj, do malrekte nian aperon. Sed ne nur en prahistorio tiaj katastrofoj okazis, eĉ en la 20a jarcento. Oni do nun konstante atentas pri la asteroidoj.
Loko: Frankrijklei 140, Antwerpen.
Tempo: 20 h.