Kiu maltrafis la rektan elsendon ankoraŭ povas rigardi la prezenton je la sama adreso, rigardu 'Bitoteko de HEF'. La registrado ne estas perfekta, sed tamen eblas bone sekvi la klarigojn. Retajn informojn aŭ URL de Bitoteko mi ne sukcesis trovi.
ŝajnas esti bona, profesie ellaborita projekto (surbaze de la programo DSpace -
http://en.wikipedia.org/wiki/DSpace - ĝis nun nekonata mi mi), sed bedaŭrinde denove mankas informinterŝanĝoj inter bibliotekoj. Mi nur hazarde eksciis pri la ekzisto kaj la prezento dum la Hispana E-Kongreso. Nenie ekzistas superrigardo de tiaj projektoj kaj pro la malsamaj strukturoj ankaŭ ne eblas facile eltrovi kiuj revuoj estas bitigitaj kaj kiuj ne.