Mi ĵus enretigis la unuajn tri jarkolektojn (1908-1911, numerojn 1 ĝis 36) de Belga Esperantisto, la dua grava belga esperanta revuo (post Belga Sonorilo, kiu 'idiĝis').
La enhavo pro pluraj kialoj estas interesa, ekzemple:
- enestas la listoj de pli ol 1700 partoprenantoj de la sepa UK (numeroj 25 ĝis 35);
- aperas en ĝi kelkaj fruaj literaturaj tradukoj al Esperanto, i.a. 'Majstro Huyghe', de la nun ankoraŭ ŝatata flandra verkistino Rosalie Loveling (numeroj 5 ĝis 7);
- Maria Posenaer, malprave forgesita esperantistino-verkistino, publikigis siajn unuajn vojaĝraportojn kaj poezion. (Cetere, nun okazas en Borgerhout-Antwerpen ekspozicio de pentraĵoj de ĝia frato, Jozef Posenaer.)
La revuoj elŝuteblas je
www.mydrive.ch. Uzantonomo estas 'guest@rotsaert8000', pasvorto 'lemaire'.
Roland Rotsaert
Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet -
www.esperanto-kortrijk.info