+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Lingvaj demandoj / Taalproblemen (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'

Aŭtoro Fadeno: Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'  (Legita 20227 fojojn)

0 anoj kaj 3 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Albert1

  • Gasto
Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'
« je: 19 aprilo 2012, 22:46:50 ptm »
Dank al du tre diligentaj Esperantistoj, Chainy kaj Mustelulo, la traduko de la SMF-forumo en Esperanto preskaŭ estas preta.
Ni ankoraŭ pridiskutas kiel plejbone traduki kelkajn anglajn vortoj.
Ekzemple la 'Kategorio' estas dividita en la Angla: 'board' kaj 'subboard'.
Vidu aldonaĵo.
Ni jam havas kelkajn proponojn:
forumparto, rubriko, ĉapitro, sekcio,  ....
Kiu povas helpi nin trovi la plejbonan tradukon?

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 606
  • Sekso: Vira
Re: Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'
« Respondo #1 je: 20 aprilo 2012, 15:46:55 ptm »
Laŭ mi "rubriko" tute taŭgas.

Albert1

  • Gasto
Re: Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'
« Respondo #2 je: 22 aprilo 2012, 03:21:19 atm »
Laŭ mi "rubriko" tute taŭgas.
Dankon.
En Lernu! oni ankaŭ diskutas pri la vorto.
http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=11811

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 606
  • Sekso: Vira
Re: Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'
« Respondo #3 je: 22 aprilo 2012, 07:57:10 atm »
> = Kategorio > Forumparto > Fadeno > afiŝo/mesaĝo

Kaj ĉu kategorio ne estas parto de la forumo? Kaj ĉu fadeno eĉ ne estas parto de la forumo?
Nu, temas simple pri konvencio kompreneble, sed mi daŭre preferas mian "rubriko", same ekzemple kiel en Monato. Estas la revuo, ĝi havas siajn rubrikojn (Politiko, Moderna vivo ktp), kiu siavice havas siajn artikolojn. "Forumparto" laŭ mi estas tro ĝenerala kaj miskomprenebla.


Albert1

  • Gasto
Re: Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'
« Respondo #4 je: 22 aprilo 2012, 12:59:11 ptm »
> = Kategorio > Forumparto > Fadeno > afiŝo/mesaĝo

Kaj ĉu kategorio ne estas parto de la forumo? Kaj ĉu fadeno eĉ ne estas parto de la forumo?
Nu, temas simple pri konvencio kompreneble, sed mi daŭre preferas mian "rubriko", same ekzemple kiel en Monato. Estas la revuo, ĝi havas siajn rubrikojn (Politiko, Moderna vivo ktp), kiu siavice havas siajn artikolojn. "Forumparto" laŭ mi estas tro ĝenerala kaj miskomprenebla.
Mi tute konsentas vian rezonadon. Mi jam skribis pri tio en la testforumo de la tradukistoj:
http://darkweasel.der-keks-springt.de/smf/index.php/topic,10.msg241.html#msg241