+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Unua Indonezia E-Kongreso - aprilo 2013

Ligitaj eventoj

  • Unua Indonezia E-Kongreso: 05 aprilo 2013 - 08 aprilo 2013

Aŭtoro Fadeno: Unua Indonezia E-Kongreso - aprilo 2013  (Legita 3656 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Unua Indonezia E-Kongreso - aprilo 2013
« je: 15 oktobro 2012, 08:42:54 atm »
La unua Indonezia Esperanto-Kongreso okazos de la 5a ĝis la 8a de aprilo  2013 en la kongresejo Wisma Abdi, en Bogor (antaĵe: Buitenzorg). La plej grava celo de la kongreso estas kunigi la esperantistojn el la tuta lando por diskuti pri la landa movado kaj krei lan­dan asocion. Krom tio, estos E-kursoj kaj kaze de sufiĉe da interesiĝo ankaŭ ekzamenoj. La indoneziaj esperantistoj esperas bonvenigi ankaŭ eksterland­anojn por iom internaciigi la etoson kaj helpi ĉe la kursoj, ludoj kaj ekzamenoj (anoncu vin se vi interesiĝas instrui kaj/aŭ ekzameni! eblas ankaŭ antaŭ kaj post la kongreso instrui en la apudaj urboj, se vi volas). Estos ankaŭ ebleco spekti kaj lerni tradiciajn dancojn, eklerni la indonezian lingvon ktp. Postkongresaj ekskursoj dependos de la interesiĝo montrita pri ili.

Iom pri la kongresurbo kaj -ejo: Bogor situas en la okcidenta parto de la  insulo Javo, ne for de la ĉefurbo Ĝakarto. La urbo  situas je 300 metroj alteco, kaj estas ĉirkaŭita de ne plu aktivaj vulkanoj. Super la urbo tre ofte fulmotondras, tial ĝi estas konata kiel Pluvurbo. 

 La kongresejo havas ĉion necesan: salonojn, manĝejon, dometojn  kun ĉambroj de 2-7 personoj, arbojn, herbejon kaj naĵejon! Do ĉio okazos sur la sama tereno. Ne necesas eniri la urbon aŭ perdi tempon per transporto dum la kongreso. La plej proksima internacia flughaveno situas je ?. 85 km.

Pliaj informoj pri la kongreso estos aldonitaj laŭ la tempo en ĝia retejo