En Castellaro (Katelaro) apud San Remo (Sanremo) de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2013 okazos la 80-a Itala Esperanto-Kongreso. Se vi jam partoprenis la italan kongreson de la lastaj jaroj vi scias pri kio temas. Se vi ne partoprenis, pensu pri io meze inter la kleriga parto de la UK kaj la ekskursoj de la UK (sed tre pli malmultekostaj), meksika festo, feriaj kluboj ĉe la maro Mediteraneo kaj festivalo de Esperanto-muziko kun rimarkinda junulara partopreno kaj etoso.
ĝi okazas en Kastelaro, apuda urbeto de Sanremo, preskaŭ ĉe la landlimo inter Itlaujo kaj Francujo, en la konata Lazura Marbordo.
Bonvolu legi en
http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo nian inviton al vi, kaj en
http://kongreso.esperanto.it/80/?page_id=63&lang=eo pri la aliĝo kaj aliĝkotizoj.
Plej grave, bonvolu legi en
http://kongreso.esperanto.it/80/?page_id=67&lang=eo pri loĝado kaj loĝkostoj.