La 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 24-an de novembro 2012, 
estos unu el la lastaj aranĝoj de la ĉi-jara festado de la 125-jariĝo de 
Esperanto. La ĉefpreleganto estos prof. Humphrey Tonkin, kiu parolos pri la 
temo 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun. Krome li traktos, sub la temo 
Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, la nocion ke 
Esperanto-literaturo estas en si mem tradukita literaturo -- en la senco, ke 
ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura 
kaj lingva fono de la verkinto. 
 
En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. Aldone 
al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato 
en la libroservo , butikumi en la bazaro de eperantaĵojn kaj gajni premiojn 
en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan 
tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.