Saluton gekaraj,
Antaŭ kelkaj tagoj, okazis diskuton per retmesaĝo pri organizado de iu belga evento (esperanto-kafejo en Ostendo).
Ni provis trovi daton. Kaj ne sukcesis fakte.
ŝajnis al ni ke estas problemo pri kalendaro nun en Flandrio, Valonio, Bruselo (do mi diros Belgion, estas malpli longa, ĉu ne?).
La diskuto alvenis al la ideo de iu komuna agendo / kalendaro por la esperantistoj el Belgio. eĉ de komunan retejo.
Fakte mi pensas ke la problemo estas pli malsimpla. Kaj mi ŝatus havi vian opinion.
Mi pensas ke ni havas malsamajn problemojn kiuj petas malsamajn solvojn. 1) manko de komunikado kaj kunlaboro inter aktivulojNe nur inter flandroj kaj valonoj. Sed ankaŭ valonoj inter si kaj flandroj inter si.
Ni estas en tiu malgranda lando pli malpli 40 aktivuloj (verkistoj, organizantoj, retistoj, instruistoj...). Tio estas eta grupo. Indas ebligi al tiuj homoj renkontiĝi, ekkoni, amikiĝi, kaj kunlabori.
Por kunlabori tiuj homoj ne bezonos novan retejon. La forumo de FEL estas tute taŭga se necesas rete diskuti (kiel nun, fakte ^_^). La aliajn bezonatajn aferojn ili mem kreos kiam ili bezonos. Ili estas ĝis-ostaj esperantistoj: ili kapablus adaptiĝi, aliĝi al forumo por partopreni diskuton, ktp.
Ankaŭ grava demando:
kiel ni bonvenigas la novajn aktivulojn? Diri al ili: "lernu pli", ne estas tre taŭga. La ekskurso en la brusela bierfarejo estis organizita de novulo (Michel Laitat) kun helpo de Nikolao por la reklamado (se mi ne eraras). Michel Laitat estas vera komencanto tamen li volas agi kaj faris tion bonege.
Kiel re-uzi tiun sperton? ĉu ni kreos helpoteamon por aktivuloj? ĉu ni ne nun tro malkuraŭigas la novulojn?
2) manko de disdonado de niaj spertoj
Multaj valonoj provas reklami pri Esperanto. Kontaktas skabenoj, lernejoj, ĵurnalistoj, ktp.
Foje ili faras tion sen strategioj per teruraj informiloj. Foje ili skribas rimarkojn al ĵurnalisto kiu eraris en sia artikolo pri Esperanto. Tio havas malbonan konsekvencon.
Eblas kritiki ilin, pli indas helpi ilin. Rikolti la spertojn kaj disdoni ilin.
Antaŭ ne longe iu flandrino diris al mi: "vi provas sendepende gajni vian vivon. Vi serĉas la bonan produktaĵon. Kaj malofte vi trovas ĝin. Ofte hazarde."
Ofte la sukceso ne estas antaŭvidebla. Indas provi kaj reprovi. Kaj kiam iu trovas bonan ideon. Indas komuniki ĝin al ĉiuj! Indas intervjui la organizantoj kaj skribis ilian ateston. (Mi atestas ke post organizado de io, mi simple ne kapablas skribi raporton. Mi estas tro elĉerpita.)
Denove ekzistanta forumo sufiĉos. ĝi tiu aŭ ĉe lernu.net Kaj ni povos tie repreni atestojn, traduki ilin kaj proponi ilin en niaj revuoj.
3) Manko de ilojCerte pli en Valonujo ol en Flandrio. Al ni vere mankas varbilojn, informilojn, afiŝojn... La francaj nur duone taŭgas.
Sed ankaŭ teknikajn solvojn por niaj asocioj kaj grupoj: ĉiu klubo havas retejon anstataŭ paŝon ĉe la sama retejo.
Baza ideo de McDonald --> ĉiuj restoracioj estas ekzakte la samaj: samaj maŭajoj, sama etoso, samaj ludoj por la infanoj, ktp.
Kial la retejoj de niaj kluboj ne estas faritaj laŭ la sama sistemo? Estas tiel ĉe ECOLO, ekzemple
Sambreville kaj
Fernelmont kvankam
kelkaj havas alian aspekton, la plej ofte ĉar ili estis farita pli frue.
Kiel organizanto mankas al mi iun helpilon por efike informi la belgaj esperantistojn.
Kiel organizanto mankas al mi ion por zorgi pri la projektoj. Kiel regi projekton? Kiel krei retan aliĝilon? Kiel mastrumi aliĝintojn? Kiel plani programon? Al kiuj mi povas peti instrui dum PEKO? Al kiu peti por traduki dum ekskurso?
Mankas multaj iloj. Sed la plej taŭga solvo malofte estas je la belga nivelo.
Mi pensas ke ni ne povas same
varbi kaj reklami pri Esperanto en Flandrio, Valonio kaj Bruselo. Pro la lingvaj kaj kulturaj diferencoj. Sama argumento estas perceptita malsame. Al la flandroj ne necesas klarigi pri imperiismo de lingvo. Ili travivis tion kun la franca, kaj daŭre memoras. La valonoj multe malpli atentas pri tio.
Pri
teknikaj solvoj. ĉu tio estas nur belga problemo? Do estos pli interesa solvi ĝin tutmonde ^_^ aŭ almenaŭ eŭrope.
Eble ni povas komenci per kreado de kelkaj iloj. Simpla artikolo pri "kiel organizi eventon?", "kiel reklami en Belgio?"
ĉu ni kreos helpo-teamon por la aktivuloj? aŭ reklamos pri helpo-homoj ? (Vi volas reklami ion --> petu helpon al Nikolao!)
Mi nun havas liston de gastejoj en Valonio kaj kontaktoj kun multaj junularaj gastejoj. Estos stulta se alia faros la saman pezan laboron.
ĉu mankas belgan kalendaron?Por kiuj? Por la aktivuloj kaj la ĝis-ostaj esperantistoj? Mi pensas ke tiuj jam scias kie trovi la informojn. Kaj la kalendaro de la forumo de FEL tute taŭgos.
Por niaj subtenantoj? Ni ne forgesos ke ni estas subtenantajn asociojn. APE devas doni jaran raporton pri siaj agadoj por montri ke ĝi daŭre ekzistas kaj agas kaj enorde utilas la (tre) etan monsubtenon de la "Fédération Wallonie-Bruxelles". Fakte pli gravas la raporto ol la retejo.
Por la komencantoj? Ili pli bezonas instigon de la instruistoj. Kaj akompanadon al la unuaJ renkontiĝoJ.
Por la ekstera publiko?
Unue difini la celon kaj la celgrupon. Kaj poste serĉi ĉu ne jam ekzistas ion. Nur kaze ke ne-ekzisto, ni kreos novan ilon.
4) malnovaj estraranojLa estraranoj ofte estas malnovaj esperantistoj. Kvankam estas novaj kaj junaj aktivuloj. Sed ili ofte ne volas iĝi estraranoj.
Kiel instigi la aktivuloj iĝi estrarano? Mi vere ne scias.
Kiel kunlabori kun malsamaj generacioj?
5) tro da rendevuoj, samtempaj kaj lokajĉar la aktivuloj kaj organizantoj ne kunlaboras, ni foje konkuras anstataŭ kunhelpi.
Ne estas multaj periodoj por organizi eventojn. Vintre estas malagrabla. Somere la homoj vojaĝas. Restas nur kelkaj monatoj : marto, aprilo, majo, oktobro kaj novembro.
En 2012 mi organizis BEKon. Sed la bruĝanoj planis organizi semajnfinon por la centjariĝo de ilia klubo. Kaj ili "devus" rezigni :-/
La organizado bazita sur la kluboj puŝas nin al multaj lokaj eventoj. Mi ne kontraŭas tion. Simple ĉiuj belgoj ne povas esti ĉiu vendrede en Antverpeno, ĉiu merkrede en Bruselo, festi kvar foje la Zam'festo, ktp...
Certe lokaj eventoj gravas. Des pli ke niaj membroj maljuniĝas. Junuloj povas fari 300km por sen-programa semajnofino kun amikoj.
Tamen Esperanton oni parolas en Esperantujo. Kiam estas iu alilingvano en niaj eventoj estas pli bona evento, estas pli esperanta evento. Ni havas nekredeblan ŝancon: ni povas facile krei tion. "sufiĉas" proponi tuttagan ekskurson por ke flandroj, valonoj, bruselanoj, germanoj, francoj, nederlandanoj kaj luksemburganoj partoprenas. Malmulte da asocioj povas fari tion.
Ebla solvo povus esti aprobo de kelkaj eventoj far niaj asocioj. "Simple" FEL, BEF, EBG, APE kaj la fervojistoj rekomendos 4, 5 aŭ 10 eventojn jare. Dirante: tiuj estas gravaj eventoj por ni. Ni reklamos ilin, ktp.
Tio ne malpermesos al kluboj organizi ion ajn. ĉar fakte nek BEF, nek APE, nek FEL havas la povon malpermesi al iu klubo organizi ion aŭ al iu ajn aktivuloj organizi io ajn.
Kiel fari praktikeĉ Kiuj decidos?
6) esenca kontraŭdiro por la publikoMi jam spertis en Valonio: kiam mi parolas pri esperanto la homoj estas favoraj grandparte pro ideo de komunikado kun la flandroj.
Ili vere diras unue: "se ĉiuj infanoj lernus ĝin, estos la solvo de la belga problemo" aŭ "se la homoj lernus ĝin tio helpos komuniki inter flandroj kaj francparolantoj" aŭ "tiu lingvo permesos min komuniki kun flandroj"
Kaj tuj poste mi klarigas ke ni havas malsamajn asociojn... kaj la homoj diras: "eĉ kun sama lingvo vi disiĝis, vi disiĝas", "eĉ kun sama lingvo ne eblas kunlabori inter flandroj kaj valonoj". Por ili nia strukturo kontraŭdiras nian mesaĝon.
Estas la sama se du maljunuloj provas varbi sur stratmerkato pri Esperanto. Kaj diras ke estas nekredebla movado kun multaj junuloj o_O (Fakte tio okazis al mi kiam mi estis 17 jaraŭa. Dum lerneja ekskurso estis eta budo kun malnovaj libroj kaj malantaĵe malnovaj esperantistoj. Mia instruisto tre facile konvinkis nin ke esperanto estas "projekto kiu neniam funkciis")
ĉu la situacio estas la sama en Flandrio? Kaj en Bruseloĝ
Por tio belga retejo povus esti interesa. Kelkaj paŝoj pri esperanto kaj niaj asocioj. En multaj lingvoj. Kun eblo elŝuti informilon. Kun eblo aboni al inform-leteron, ricevi senpagan ekzempleron de niaj revuoj.
Kaj jen malfacila problemo: kun kiu retadreso?
KonkludeMi eksciis pri esperanto tra la franca lingvo. Lernis ĝin kun franca instruisto en Valonio kaj internacia retejo (lernu.net). Mi unue vojaĝis al Francio kun pasporta servo. Kaj poste al pli fremdaj kaj foraj landoj. Du jaroj poste mi ekinteresiĝis pri la movado en Belgio. Kaj nun la plej granda parto de mia esperantumado estas "internacia".
Miaj bezonoj tre variis. Indas distingi la malsamajn celgrupojn kaj iliajn bezonojn. Por oferti al ĉiuj klaran kaj simplan vojon. La komencantoj ne havas la saman bezonon ol la ĝis-ostuloj. Nek la samajn kompetentojn.
Ni ne refaros eventoj.hu aŭ lernu.net. Se la trovita bezono estas pli granda ol Belgio... ni provos konstrui pli grandan solvon! aŭ plibonigi la ekzistantajn.
Ni estas la flandroj, la valonoj kaj la bruselanoj, kune ni kapablas ĉion, ĉu ne?