En Makassar kaj Ambon mi faris sukcesan propagandan viziton. Aperis tri artikoloj en gazetoj, aperos plia en revuo, kaj mi parolis en entute kvar radio-programoj kaj unu televida programo dum po horo. Krome mi havis kvin grupojn al kiu mi enkondukis Esperanton.
Kreiĝis grupo en Makassar kaj ankaŭ en Ambon; la interesiĝintoj planas daŭre lerni. Unu lernos por instrui al siaj lernantoj de mezlernejo (al parto da tiuj lernantoj mi jam instruis).
Malfeliĉe la sukceso estas tia ke aperas financaj problemoj. Nome, el Makassar kaj Ambon volas veni komencantoj al la Indonezia Esperanto-Kongreso. Tamen, la malavara subteno de precipe la
fondaĵo "Esperanto Internacia", la
fondaĵo "Esperanto Internacia" kaj kelkaj individuoj ne sufiĉas por doni ankaŭ al ili ĉiuj vojaĝsubtenon. Ni petas do vian helpon. vojaĝo de unu persono kostas inter 100-200 eŭroj. Estus bele se povus veni el ĉiu el la du urboj du-tri personoj. Do ne temas pri enormaj sumoj.
Via helpo bonvenas ĉe uea-konto iesa-p. Dankon.
Por tiuj kiuj interesiĝas kiel mi pasigas miajn tagojn (kaj noktojn):
https://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/instruado/marto-aprilo2013/plano2013.