Retbutiko renovigitaLa kutimaj klientoj de la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo (
www.retbutiko.net) certe jam rimarkis kelkajn novaĵojn.
Unu el ili estas la multe pli granda serĉebleco. Se ekzemple nun vi rigardas la detalojn de la libro "Kanto pri minotaŭro" de Gerrit Berveling (
http://www.retbutiko.net/eo/ero/kmin), vi vidos, ke la nomo "Berveling" estas verda kaj sekve alklakebla. Se vi alklakas tiun ligilon, vi tuj vidas ne nur la verkojn, kiujn Berveling aŭtoris, sed ankaŭ la verkojn, kiujn li tradukis, aŭ kiujn li editoris aŭ por kiuj li verkis enkondukon.
eĉ pli okulfrapa estas la fakto, ke ekde nun klientoj de la Retbutiko povas pritaksi varojn, kiujn ili aĵetis. Ekzemple tute sube de la sama paŝo
http://www.retbutiko.net/eo/ero/kmin legintoj povas doni poentojn de 0 ĝis 6 al ĉiu unuopa verko, kaj ili povas ankaŭ klarigi kial ili donas altan aŭ malaltan poentaron. Certe tio helpos al aĵetemuloj decidi, ĉu mendi la verkon aŭ ne.
Aliaj novaĵoj? Jes, sed tiujn ni ne rivelas nun. serĉu ilin en
www.retbutiko.net !