+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  FEL prezentas siajn e-librojn

Aŭtoro Fadeno: FEL prezentas siajn e-librojn  (Legita 2086 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Specialisto
  • *****
  • Afiŝoj: 447
  • Sekso: Vira
    • Persona retejo
FEL prezentas siajn e-librojn
« je: 31 aŭgusto 2009, 16:34:38 ptm »
Elektronika libro aŭ mallonge e-libro estas libro, kiun eblas legi per elektronika aparato, principe per kiu ajn komputilo, sed ankaŭ per specialaj legiloj kreitaj por e-libroj.

E-libroj havas multajn avantaĵojn. Unu el la ĉefaj estas, ke vi ne pagas afrankon, kiam vi mendas ilin. E-libroj ja estas senditaj al vi rete. Dua avantaĵo estas, ke eblas tre facile serĉi en elektronika libro. ĉu vi volas retrovi la ĉapitron en kiu aperas la vorto "mevoj"? Tajpu ĝin, kaj tuj la koncerna paŝo montriĝos. Iuj uzantoj parolos al vi pri aliaj avantaĵoj: se vi ŝatas legi en la lito, malgranda e-legilo estas multe pli komforta ol dika libro, kiu emas ĉiam denove fermiĝi de si mem, aŭ el kiu elfalas la paŝosigno.

Iom post iom Flandra Esperanto-Ligo eldonos ĉiujn siajn verkojn ne nur en la klasika papera versio, sed ankaŭ kiel e-libron. Jam pli ol 40 titoloj estas haveblaj. Vi trovos ilin en la jena listo: http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=e-libro

Se vi deziras testi, kiel aspektas e-libro en via e-legilo aŭ en via ordinara komputilo, vi povas elŝuti tiun ĉi http://www.esperanto.be/fel/but/e-testlibro.pdf testlibron (parton de la romano de Trevor Steele, Kvazaŭ ĉio dependus de mi).
« Lasta redakto: 31 aŭgusto 2009, 16:53:33 ptm de PaulP »

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 143
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: FEL prezentas siajn e-librojn
« Respondo #1 je: 03 septembro 2009, 15:26:47 ptm »
En la venonta horizontaal mi nepre aperigu liston de elektronike haveblaj libroj.