La 15-an de januaro 2026: Kiel ĉiam en januaro la kunveno estos dediĉata al la financa raporto kaj al la ĝenerala raporto rilate al la agado dum la antaŭa jaro. Poste la membraro elektos novan estraron por 2026. Dum la restanta tempo nia klubmembro Cyreen prezentos skizon (t.e. la sekvo de la programo en majo 2025) pri la vivo kaj verkaro de la deksepjarcenta ĉeĥa teologo, filozofo kaj pedagogo Komenio. Tiu ĉi estis favora al la kreado de ia simpla, bela kaj neŭtrala “Universala Lingvo”. Kutimaj ejo kaj horoj : Heide City (Heidestatiestraat 33, Heide-Kalmthout), 15h 30 - 17h 30'.