+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Informiloj / Informatie (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) havas novan retpaĝaron

Aŭtoro Fadeno: Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) havas novan retpaĝaron  (Legita 8922 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) havas novan retpaĝaron
« je: 10 januaro 2013, 14:39:15 ptm »
La fina celo de la Dokumenta Esperanto-Centro en Kroatio (DEC) estas atingi la nivelon de regione aŭ ŝtate protektita kolekto, kaj tiel garantii sian konserviĝon en formo de publika Esperanto-kolekto disponebla al esperantistoj ankaŭ post forpaso de la nuna posedanto.Esperanto kiel socia kaj kultura fenomeno, dum la pasintaj 120 jaroj produktis amason da materialo, ĉefe papera, kiun oni devas konservi kaj zorge gardi, esplori kaj utiligi por bono de la Esperanto-komunumo. Tra la historio de Esperanto-movado aperadis jen kaj jen organizaĵoj aŭ unuopuloj kiuj komprenis gravecon de la prizorgo de tia materialo, sed okazadis ankaŭ gravaj perdoj. Fortaj Esperanto-movadoj en iuj landoj sukcesis fari grandajn, socie prizorgitajn kolektojn. Aliloke temas pri gravaj privataj kolektoj. Ambaŭ havas la saman celon, sed ofte iliaj sortoj diferencas. Bedaŭrindas la fakto, ke la Esperanto-Movado ne disponas pri multaj profesiaj historiistoj kaj bibliotekistoj, kiuj scipovus ordigi, katalogi kaj utiligi la tiamaniere kolektitan materialon. Aliflanke, la amatoraj prizorgantoj ofte ne estas sufiĉe kompetentaj kaj stimulitaj de la komunumo mem.
« Lasta redakto: 12 januaro 2013, 09:10:58 atm de verda vojo »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) havas novan retpaĝaron
« Respondo #1 je: 10 januaro 2013, 19:18:43 ptm »
ŝajnas utile aparte mencii  la retpaĝon de la centro, ĉar pro iu kialo la ligo en la originala mesaĝo apenaŭ videblas: http://www.ipernity.com/doc/dokumenta.esperanto.centro/home/