Venontan vendredon, la 28an de februaro, je la 20:00 horo nia prezidanto Jakvo Schram prelegos pri arkitektura kaj kultura monumento, kiu ekzistas jam iom pli ol cent jarojn, nome “Vooruit” en Gent, kie esperantistoj jam tiom ofte kunvenis. Kutimaj membroj scias ke Jakvo estas naturdotita rakontemulo, do cxiuj sendube gxuos ankau cxi foje liajn rakontojn pri tiu temo.