+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Invito al Universala Kongreso en Nitra

Ligitaj eventoj

  • Nitra (SK): 101a UK: 23 julio 2016 - 30 julio 2016

Aŭtoro Fadeno: Invito al Universala Kongreso en Nitra  (Legita 4561 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1322
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Invito al Universala Kongreso en Nitra
« je: 22 februaro 2016, 08:20:32 atm »

Saluton samideanoj!

La ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, la plej grava okazaĵo de la esperantista jaro, okazos en la urbo Nitro en Slovakio. Ĉu vi demandas kial veni al Slovakio por la 101a UK? La Universala Kongreso en Slovakio havos kelkajn specialaĵojn:

– Historie unua UK en Slovakio.

– Ekologia kongreso (Eŭrope atingeblas trajne, buse, aŭte, ene de la urbo oni ne bezonos urban trafikon, ĉio kongresrilata estas ene de pieda distanco de 1 km).

– Ekonomia kongreso (la tranoktado-prezoj ekas jam ĉe 7 EUR/nokto, tagmanĝkostoj en restoracio: 3,50 EUR, biero: 1 EUR).

– Videbla kongreso (Nitro estas relative malgranda urbo, danke al kio Esperanto kaj la kongreso estos tre bone videblaj).

– Gastamo kaj gastronomio.

– Eblo malkovri Slovakion (landon meze de Eŭropo, kun tre riĉa historio).

– Nova jarcento de kongresoj (modernigo, novigo de la plej granda Esperanto-kongreso).

– Riĉega junulara programo (Nepre indos ĝin partopreni).

– Riĉa kultura kaj faka programo

Ĉi-jara kongresa celo estas agi ekstermovade kaj malfermi nian movadon al la mondo. La 101a UK okazos en la tempo, kiam Slovakio prezidos la Konsilion de EU (julio – decembro 2016). Dum la 101a UK la 23–30an de julio 2016 okazos kvar malfermitaj fakaj aranĝoj:

1.    Lingvo-politika konferenco de Viŝegradaj landoj V4+ “Perspektivoj de lingva komunikado en EU”.

2.    Internacia entreprenista kaj komerca forumo “Investi en koro de Eŭropo – investi en Slovakio”.

3.    “Inter-religia renkontiĝo” de reprezentantoj de diversaj religioj.

4.    La 20a Internacia Medicina Esperanta Kongreso.

Se vi ne trovis en la listo “la vian” kialon, volonte informu nin pri tio: lkk@esperanto.sk

Kaj se vi jam venos al UK pro iu ajn kialo, dankon anticipe kaj: ĝis revido somere en Nitro!

Pliaj detaloj pri la 101a UK troviĝas ĉi tie:

http://www.nitra2016.sk/
https://www.facebook.com/uk2016
http://www.uea.org/kongresoj

Zuzana Kozuchova zuzana.kozuchova(a)esperanto.it


Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1322
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Invito al Universala Kongreso en Nitra
« Respondo #1 je: 17 marto 2016, 19:20:06 ptm »
OFERTO DE "ORBIS PICTUS"
NUR por kutimaj klientoj, amikoj kaj kunlaborantoj  (aliaj personoj laǔ via rekomendo)
La prezoj en la oferto estas validaj plej malfrue ĝis 29.03.2016.
KONGRESA HEJMO de "Orbis Pictus" en Nitra
Pensiono, 3-stela   ***  izolite kaj centre ***
- por nia loĝado
- por nia kutima grupa vespermanĝo, lunde, 25.07.2016. ( 10 - 20,00 eǔroj)
- la ekirpunkto de la kongresaj ekskursoj de Orbis Pictus (kiujn vi povas proponi!)
La Pensiono situas en kvieta loko, proksime de la granda urba parko, 300 metrojn de la Kastelo de Nitra kaj de La Teatro Andrej Bagar,  la piediranta zono, plena de  kafejoj kaj restoracioj.
La ĉambroj estas kun privata banejo, fridujo, televidilo kaj libera sendrata retaliro.
En la Pensiono troviĝas  trinkejo kaj restoracio  en tradicia slovaka stilo,  kun lignaj mebloj, ofertanta slovakan kuirarton.
Aldone disponeblas la keglejo kaj  diversaj salonoj lueblaj por niaj festaj aǔ laboraj programoj.
La Pensiono havas senpagajn parklokojn. Distanco de la Kongresejo estas ĉ. 1500 m.
Prezoj por persono por la tuta kongresa semajno (7 tranoktoj):
en 2 - litaj ĉambroj:
210,00 € HB, duonpensiono inkluzivas: tranokton, matenmanĝon, vespermanĝon, turisman imposton
179,00 € BB, tranokto kun matenmanĝo, turisma imposto
sola en la ĉambro: krompago de 133, 00 € (tre limigita nombro de ĉambroj)
en 3 - litaj ĉambroj:
196,00 € HB, duonpensiono inkluzivas: tranokton, matenmanĝon, vespermanĝon,  turisman imposton
165,00 € BB, tranokto kun matenmanĝo, turisma imposto

Pli modeste, en 4-litaj ĉambroj:
109,00 € B, tranokto sen matenmanĝo, kun turisma imposto (= subvencie de "Orbis Pictus")
Informoj: orbispictus@iol.it     www.ipernity.com/home/orbis