« je: 11 junio 2017, 18:08:08 ptm »
Vidu ankaŭ je http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.htmlLa Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas sian kvaran internacian interlingvistikan simpozion inter 21-22.09.2017 en Poznano. La ĉefa temo:Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondoPriskribo: La jaro 2017 estas la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof – la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kaj granda subtenanto de interkultura dialogo. Rekonante liajn atingojn Unesco elektis Zamenhof inter la speciale festatajn personecojn en 2017.La konferenco memorfestos la vivon kaj atingojn de Zamenhof, kies paca sinteno celis promocii interkulturan komprenon per forigo de lingvaj baroj. La temaro rilatas al la ideo de dialogo kaj kunlaboro alfrontante lingvajn kaj kulturajn defiojn ekde la 19a jarcento ĝis hodiaŭ.Prelegoj pri la sekvaj temoj estas bonvenaj:Zamenhof: vivo kaj verkaro (speciala sesio)
- internacieco kaj internaciaj lingvoj ekde la 19a jarcento
- lingvopolitiko en plurlingvaj landoj
- lingvaj defioj en la ŝanĝiĝanta Eŭropo
- diversaj aspektoj de Esperanto:
- Lingvistiko: la rolo kaj strukturo de la internacia lingvo
- Literaturo kiel portanto de internaciaj valoroj kaj temoj
- Instruado: modernaj metodoj
- Esperanto-movado por lingvaj rajtoj kaj egaleco
- Ĉiu prelego havos 30 minutojn inkludante 10 minutojn por diskuto.
Power Point prezentaĵoj estas konsilataj (Power Point MS Office 98-2003).
Lingvoj: Esperanto, angla, polaJam anoncis sian kontribuon:
Věra Barandovská-Frank, prof.
Cyril Brosch, dr
Nicolau Dols Salas, prof.
Sabine Fiedler, prof.
Ilona Koutny, prof.
Katalin Kováts, dr
Xie Nong, prof.Plilongigita limdato por prelegproponoj: 25.06.2017
Konfirmo de akcepto por prelegoj kaj afiŝoj: 15.07.2017
Ne estas konferenca aliĝkotizo.
Bankedo (ĵaŭde): 60 PLN
La aranĝo donos lokon ankaŭ al la festado de la 20-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj. La simpozio okazos inter la interlingvistika sesio kaj la kultura festivalo Arkones.
Por ambaŭ aranĝoj aliĝontoj estas atendataj.Aliĝo:
Por aliĝi (kun / sen prezentado) bv. sendi la aldonitan formularon rete.
Aliĝilo kaj demandoj estas sendendaj al la sekva adreso: interlingv@gmail.com
Organiza Komitato:
Ilona Koutny, prof.
Ida Stria, dr
Michael Farris, mgr
Michał Kozicki, mgr
Scienca Komitato:
Věra Barandovská-Frank, prof., Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino
Vilmos Benczik, prof., Loránd Eötvös Universitato, Hungario
Duncan Charters, prof., Principia College, Usono
Renato Corsetti, prof., Universitato La Sapienza en Romo, Italio
Probal Dasgupta, prof., Indian Statistical Institute, Kolkata, Barato
Nicolau Dols Salas, prof., Universitato de Balearaj Insuloj, Hispanio
Sabine Fiedler, prof., Universitato de Leipzig, Germanio
Federico Gobbo, prof., Universitato de Amsterdamo, Nederlando
Ilona Koutny, prof., Adam Mickiewicz Universitato, Pollando
Ulrich Lins, dr, historiisto, Germanio
Ida Stria, dr, Universitato de Varsovio, Pollando
Humphrey Tonkin, prof., Universitato Hartford, UsonoKontakto:
Interlingvistikaj Studoj, Lingvistika Instituto
Adam Mickiewicz Universitato
al. Niepodległości 4
PL-61-874 Poznań, POLAND
interlingv@gmail.com / interlin@amu.edu.pl
http://www.amu.edu.pl/~interl/
« Lasta redakto: 16 junio 2017, 18:29:44 ptm de Roland Rotsaert »
Protokolita