Bonvenon,
Gasto
. Bonvolu
ensaluti
aŭ
registriĝi
.
1 horo
1 tago
1 semajno
1 monato
Por ĉiam
Ensaluti per uzantnomo, pasvorto kaj seancdaŭro
Hejmo
Helpo
Serĉi
Kalendaro
Ensaluti
Registriĝi
Esperanto-forum
Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
UEA
Esperiga momento por UEA
« antaŭa
sekva »
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri malsupren
Aŭtoro
Fadeno: Esperiga momento por UEA (Legita 7275 fojojn)
0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.
PaulP
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 602
Sekso:
Esperiga momento por UEA
«
je:
12 januaro 2020, 09:49:55 atm »
EKO 2020-02 sendita la 11an de januaro el Auckland, Nov-Zelando.
Esperiga momento en la antipodoj
'Estas esperiga momento por UEA’ diris en la 11a de januaro
ĝ
ia prezidanto, Duncan Charters, en la malfermo de la komuna kongreso de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Asocioj AEA kaj NZEA nun okazanta en Aŭklando, la plej granda urbo de Nov-Zelando. Li tamen agnoskis la nunajn malfacilaĵojn, ĉefe financajn, kiuj rememorigas al ni la vortojn de Julio Baghy el ironia poemo ‘Estas mi esperantisto’ verkita antaŭ okdeko da jaroj: ‘Se la movado, organizo, baraktas en la krizo...’ Kial do tiu optimismo? ‘Grandparte ĉar antaŭ ni troviĝas granda akceptema publiko. La Esperanta parto de la progamo
Duolingo
altiris preskaŭ du milionojn da vizitantoj, kaj tiu estas nur unu el multaj lingvolernaj programoj.’ Da kiuj Duncan nombris de antaŭa studo 57 multlingvaj kaj senpagaj, el kiuj 54 proponas Esperanton aŭ informas pri ĝi. Pri la financoj, li informis, ke la nova estraro jam laboras pri diversaj subvenciebloj kiel parto de nova impeto pri eksteraj rilatoj, atingis jam unu gravan sukceson kaj atendas aliajn. Konklude li komentis: ‘Klare necesas rekonceptado de la rolo de UEA, al tio kontribuos aparta atento en la sekva Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado, pri la rilato de UEA kaj Unuiĝintaj Nacioj, kiu tiam festos sian 75-jaran jubileon".
Nuntempa Referenco:
Ŝajnas ke nuntempe preskaŭ ĉiu
senkosta
lingvolerna retejo aŭ saĝtelefona programeto kun almenaŭ 25 lingvoj fakte ofertas ankaŭ Esperanton
- troveblis ĝis nun nur kvar esceptoj; temas pri du duonŝtataj retejoj (la radio- kaj televid-entrepreno
BBC
kaj
Foreign Service Institute
(FSI), la kleriga instituto de la usona ŝtato por diplomatoj kaj aliaj ŝtatoficistoj pri eksterlandaj aferoj) kaj du neŝtataj (Open C
ulture k
aj L
ANGMaster)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_ofertataj_Esperanto-lerniloj
).
(Informoj de Lu Wunsch Rolshoven)
L
a kongreso dauros plenan semajnon gis la 19a de januaro. Ghi havas rimarkinde rican programon, konsiderante, ke aligoj sumis je nur 36, el ses landoj. En la malfermo fizike partoprenis 31 personoj, sed pliaj aldonigas lau la ebloj. La kongreso enhavas someran kursaron, kiu disvolvigas en tri grupoj. Krome okazos fine de la semajno la 62a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO), pri kiu ni raportos aparte.
Fotoj sekvos.
Aktivula Maturigo denove en Afriko
La 61a AMO-seminario en Burundo okazis dum 3 tagoj kun 30 partoprenantoj fine de decembro 2019.
Gvidantoj kaj programo:
SABIYUMVA Jérémie:
senperforta komunikado
[/size][/font]
Adjé Adjévi:
Kiel verki gazetaran komunikon
[/size] [/font]
Mireille Grosjean:
UEA kaj TEJO (kaj la nova kotizsistemo)
[/size][/font]
Duncan Charters (skype):
Konfliktosolvado
[/size][/font]
Rakoen Maertens kaj Francesco Maurelli :
seminarioj pri eksteraj rilatoj
Foto en la PDF
Stefan MacGill
Respondecoj UEA: Landa Agado
Respondecoj ILEI:
EKO-komunikoj kaj informoj pri Sekcioj
Atingoj etaj, sed konkretaj
Protokolita
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri supren
« antaŭa
sekva »