ŝanĝo de la labortagoj en junio
Kutime la fondaĵo estas vizitebla la unuan kaj trian jaŭdon de la monato (ekde la 11a, malfermo-horo de la urba biblioteko). ĉar la urba biblioteko de Kortrijk estos fermita je la unua jaŭdo de junio, la volontuloj de la fondaĵo aktivos la duan kaj trian jaŭdon de junio.
interŝanĝaj projektoj
Jam de kelka tempo la fondaĵo klopodas krei interŝanĝan sistemon inter E-bibliotekoj por utiligi la duoblajn ekzemplerojn (precipe de revuoj). ĝis nun nur kelkaj etaj projektoj realiĝis.
Antaŭ kelkaj monatoj mi demandis ĉu estis kongresontoj kiu pretis kunporti pakaĵon (kelkajn kilogramon) al Kubo. Venis kelkaj pozitivaj reagoj, sed ĝis ne venis respondo al la oferto farita al la kuba movado. La projekto do ripozas.
ĉenerale restas utile ke partoprenontoj al iu E-aranĝo kelkajn monatojn antaŭ la foriro esploras ĉu eblas iu interŝanĝo kun biblioteko el la vizitota loko (aŭ kun alia partoprenonto de la aranĝo).
Daŭre estas serĉata persono kiu kelkajn fojojn jare pretus transporti kelkajn skatolojn inter Antwerpen (FEL) kaj Kortrijk.
retpaĝo
Pro daŭraj problemoj kun la nuna adreso, estis registrita nova URL
www.esperanto-kortrijk.info, kiu pludirektas al Google-paŭaro (en nuna momento ankoraŭ konstruata). Estas la intenco tie grupigi ĉiujn katalogojn kaj informojn pri la biblioteko.