Kees Ruig prokrastos sian viziton al Antwerpen ĝis post la feriaj monatoj. Sed ni havas alian lertan, spertan rakontiston kiu anstataĵos lin. Nia prezidanto Jakvo ricevis premion de El Popola ĉinio pro ensendita verko. Vendredon, la 25an de aprilo, je la 20a horo, li do prezentos ĝin en nia klubo kaj aldonos aliajn liajn rakontojn. Jakvo ĉiam sukcesas ĉarmi la publikon per sia granda inspiro.