Venontan vendredon, la 13an de junio je la 20a horo, An Olijslagers prezentos tre interesan prelegon pri tute nova temo: “Komunikadhelpiloj por homoj kun Enfermitec-sindromo (locked-in-sindroom)”. Enfermiteco estas medicina sindromo de paralizo de preskaŭ ĉiuj libervolaj muskoloj en la korpo krom tiuj de la okuloj. Sed tiuj homoj ja perceptas la mondon kaj povas aŭdi sed ne komuniki. An montros aparatojn, kiuj povas servi al ili por tamen komuniki kaj ĝi demonstros ilin. Ne maltrafu la eblon por konatiĝi kun tiu aparta terapio.