LEA-EKSKURSO Dimanĝe, la 12-an de julio 2015
La mezpunkto de Luksemburgio - Mersch kaj ĉirkaŭaĵo
10h30 renkontiĝo sur placo St. Michel en Mersch apud la drako (klarigoj kaj promeneto al la kunfluejo de la tri riveroj Eisch, Mamer kaj Alzette)
11h30 ni kune veturos al la malnova geografia mezo (obelisko)
12h30 tagmanĝo en la restoracio Krounebierg brunĉa menuo por 19.50€ (infanoj malpli)
Post la manĝo ni kune vizitos la aktualan geografian mezon de la lando (per aŭto al Pettange, kaj 1 kilometra piediro en la tiean arbaron)
NB: Se vi ne havas aŭton kaj venos trajne je ĉ.10h10, ni kondukos vin al ĉiuj ekskursopunktoj por relasi vin fine ĉe la stacidomo en Mersch je ĉ.16 horo
Se tio interesas vin, bonvolu NEPRE, NEPRE ANONCIĜI POR LA MANĜO KIEL EBLE PLEJ FRUE kun indiko de la aĵo(j) de infano(j) - Dankon!
http://w3.restena.lu/antd/albert/lea/