+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Herzberg, 3-6 marto 2016: Fakseminario pri arkivado, bibliotekoj, historio

Ligitaj eventoj

  • Herzberg (D): Seminario pri arĥivado: 03 marto 2016 - 06 marto 2016

Aŭtoro Fadeno: Herzberg, 3-6 marto 2016: Fakseminario pri arkivado, bibliotekoj, historio  (Legita 4212 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1322
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

Tute egale ĉu vi interesiĝas (aŭ intencas lerni pri) pri historio, kulturo, kolektado, arkivado, bibliotekoj kaj pri Esperanto mem, ni povas oferti por vi la ĝustan fakseminarion de la 3a ĝis la 6a de marto 2016. Gvidos ĝin Jan kaj Lene Niemann el Danlando, kiuj ellaboras strategion por estontaj praktikaj interagadoj.
Komune ni lernos multe por praktika savado de niaj unikaj kulturvaloraĵoj.
Multajn specialajn kolektaĵojn ni montros al vi.

La Esperanto-movado nepre bezonas fakulojn!
Bv. ankoraŭ tuj aliĝi!
Amike salutas

Petro Zilvar    Zsofia Korody

P.S.
Cetere je la 5a de marto nia urbestro Lutz PETERS malfermos la novan ekspozicion
"ekslibrisoj en diversaj lingvoj" en la kastela muzeo (Esperanto-platformo).
Bonvenon!


*******************************************
http://esperanto-urbo.de (multlingva)
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983


Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1322
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Herzberg, 3-6 marto 2016: Fakseminario pri arkivado, bibliotekoj, historio
« Respondo #1 je: 10 marto 2016, 07:55:02 atm »
Kunlabore IFEF kaj Interkultura Centro Herzberg okazigis seminarion en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo komence de marto. Rezulto de tiu renkontiĝo de fakuloj estas starigo de projekto kun celo fari manlibron kongrue kun la strategia laborplano de UEA (Agadkampo: Konsciigo, precipe 1.2.3. Esploro kaj dokumentado). Ni celas konsciigi Esperanto-klubojn, landajn kaj fakajn asociojn pri la graveco de konservado de niaj historio kaj movada kulturheredaĵo.

Legu pli je http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=90908309