Bonvenon,
Gasto
. Bonvolu
ensaluti
aŭ
registriĝi
.
1 horo
1 tago
1 semajno
1 monato
Por ĉiam
Ensaluti per uzantnomo, pasvorto kaj seancdaŭro
Hejmo
Helpo
Serĉi
Kalendaro
Ensaluti
Registriĝi
Esperanto-forum
Agendo / Agenda
Agenda / Agendo
(Kontrolanto:
Roland Rotsaert
)
15 decembro: Zamenhoftago kaj Librotago
Ligitaj eventoj
Zamenhoftago - Esperanta Librotago
: 15 decembro 2016
« antaŭa
sekva »
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri malsupren
Aŭtoro
Fadeno: 15 decembro: Zamenhoftago kaj Librotago (Legita 4128 fojojn)
0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.
Roland Rotsaert
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 1322
Sekso:
15 decembro: Zamenhoftago kaj Librotago
«
je:
14 decembro 2016, 17:19:59 ptm »
La 15-a de decembro estas la naskiĝtago de L.L. Zamenhof (1859-1917), kreinto de Esperanto. Laŭ iniciato de unu el niaj signifaj verkistoj, Julio Baghy, ni festas tiam ankaŭ la Esperantan kulturon. Por la plialtigo de la spirita nivelo de la esperantistaro, Baghy proponis ke la Zamenhof-tago estu ankaŭ la tago de la Esperanta libro.
Dum kultura evento lokaj grupoj informu ne-esperantistojn pri la internacia lingvo, ties abunda literaturo originala kaj tradukita. Ni elmontru, kiel nia movado disvastigas kulturverkojn de diversaj etnoj, ebligante al alilingvanoj la ĝuadon de verkoj alipopolaj.
Tio estu nia Zamenhof-taga kontribuo al justa, egalrajteca komunikado, kiu respektas lingvan, kulturan diversecojn, strebe al daŭripova konservado de tiuj riĉecoj, rajtoj.
Krom okazigo de kunvenoj, eventoj, prelegoj pri Zamenhof, tiutage ni celebru la Esperanto-literaturon ankaŭ per aĉeto, legado de nova libro!
Vi trovos ĉe la suba ligilo la afiŝon de la Zamenhof-Tago / Esperanta Librotago en pluraj lingvoj, kiun vi povas kundividi kun viaj konatuloj en la sociaj retoj:
http://www.gazetaro.org/2016/librotago2016/
Emilio Cid, e
strarano de UEA pri informado
Libroservo de Flandra Esperanto-Ligo:
http://www.retbutiko.net/
Protokolita
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri supren
« antaŭa
sekva »