Karaj amikoj,
Jen la necesaj informoj pri la Belga Zamfesto kiu okazos sabaton la 16an de Decembro 2017 (± 11:30-17:00) en la Salono Zabriskie Point kiu situas ĉe la etaĝo —1 (atingebla per lifto) de la KC De Pianofabriek.
Je 250m de la tramstacio «Parvis de Saint-Gilles/Sint-Gillisvoorplein» : tramoj 3, 4 kaj 51.
Vidu ĉi tie la maponDe Pianofabriek, Rue du Fort 35 Fortstraat - 1060 Bruxelles-Brussel
La ĉijara Zamfesto temos pri Potugalio, gastigonta lando de la venonta Universala Kongreso de Esperanto kiu okazos en Lisbono.
La klubo de Bruselo bonvenigos vin per portugala aperitivo kiu estos sekvata de bona portugala manĝo (supo, varmaj pladoj kaj deserto) (20,00 €).
Poste ni havos distran programon kun interalie impona Grupo de tradiciaj dancistoj, prelego pri la tre sukcesa somertendumejo de la Verdaj Skoltoj, tombolo, ktp…
Bonvolu prefere vesti vin kun koloroj rilataj al tiuj de Portugalio t.e.
verdo-ruĝo aŭ tipe Portugalaj vestaĵoj.
Se vi havas premio(j)n por la tombolo, bonvolu alporti ĝin/ilin.
Notu ankaŭ ke la libroservo de FEL kiel kutime ĉeestos. Do, se vi volas antaŭmendi aferojn kaj kolekti ilin en Bruselo, aŭ vidi libron ? Jen bona okazo !
Iru sur la retpaĝon
www.retbutiko.net (aŭ sendu mesaĝon al
butiko@fel.esperanto.be ) kaj metu la volatan libron en la korbon. Skribu ĉe la fino de la mendo: “peto konsiderinda : ZAMFESTO”.
LA ALIĜA PERIODO POR LA MANĜO ESTAS NUN FERMATA sed daŭre eblas viziti nin posttagmeze.Ni ja esperas vidi vin dum tiu ZAMFESTO.
Ĝis baldaŭ
La EBGa teamo
Nikolao
Estrarano de EBG : JM Nicolas de Buyl
nikolao@esperantobruselo.orgRetejo EBG :
www.esperantobruselo.orgYahoo grupo :
Esperanto en Bruselo
Vi trovos nian kalendaron sur nia retejo aŭ musklakante sur
Esperanto KalendaroPersonoj kiuj pretas fari prelegojn ĉe EBG, bonvolu konsulti tiun kalendaron, por serĉi liberajn datojn notitaj kiel "Prelego difinenda" kaj sendu al mi via(j)n propono(j)n. Dankon
- - - -