Mi dividas vian timon pri la kolapso de la papera libromerkato en Esperanto. Kialoj laŭ mi estas la ĉiam plialtiĝantaj ekspedkostoj kaj la ĉiam pli oftaj perdiĝoj en la poŝto. Mi konas plurajn klientojn, kiuj aĉetas nur dum IF, NR kaj similaj aranĝoj ĵuste pro tiuj du elementoj. Sed la (papera) merkato ja ne povas vivi de tiuj malmultaj vizitantoj de kongresoj kaj renkontiĝoj.
Aliflanke ekzistas nun la merkato de elektronikaj libroj, e-libroj, kiu vere ekspansias en la lastaj jaroj. Ni konstatas, ke ĉi-momente 10 % de la abonantaro de Monato mendas la e-version, kaj tiu kvanto daŭre kreskas.
La kvanto de personoj kiuj mendas e-librojn en Esperanto estas ankoraŭ malgranda (ĉe FEL 1-2 %) i.a. pro tio, ke la propono estas ankoraŭ tre malvasta. Mi kredas, ke FEL estas ĉi-momente la sola Esperanto-eldonejo, kiu surmerkatigas siajn librojn papere kaj elektronike. Vi prave rimarkigas, ke ekzistas kelkaj retejoj, kiuj havigas e-librojn senpage, sed temas tie ĉi kutime pri malnovaj libroj (ekzemple la Fabeloj de Andersen), kies aŭtoroj mortis antaŭ pli ol 70 jaroj kaj ĉe kiuj la aŭtorrajtoj do forfalis. Krome la plimulto de tiuj senpagaj e-libroj estas teknike malbonaj. Iuj estas legeblaj nur en komputiloj kaj ne en poŝlegiloj, aliaj ne havas ĉapelojn sed nur iksojn, ktp ktp.
Cetere, en la venontaj numeroj de Monato (verŝajne de aprilo ĝis aŭgusto) aperos serio da artikoloj pri la evoluo de la e-libra merkato, en kaj ekster Esperantujo.