Post suksesa evento la pasintan jaron, ni denove kanuos sur la rivero Dommel. Ĉi-foje ni kunvenos je la 13:00 en "De wulp" en Neerpelt kaj forkanuos je la 13:30. Ni kunvenos en Tussenstraat, ĉe Bezoekerscentrum Natuurpunt. Vidu
https://www.natuurpunt.be/bezoekerscentrum/hageven-neerpelt Ni kanuos ĝis Borkel en Schaft kaj revenos je la 16:00-a horo en Neerpelt. Ne nur por esperantistoj, vi rajtas inviti amikojn kaj familion. Bonvolu anonci vin, ĉar nececos rezervi kanuboatojn. Anonci eblas ĉe
limburg@esperanto.be