Multe oni lasttempe jam parolis pri la kronviruso COVID19, pri la infekto, pri la eventualaj rimedoj, ktp.
Sed ĉiam oni venas je la sama punkto: testoj!
Ite klopodos klarigi kiaj testoj ekzistas kaj kion ili signifas por la homaro.La prelego okazos je la 10a matene per aplikaĵo
Zoom, kiu estas kaj retpaĝo kaj programo (vidu ĉe:
Zoom (videokomunikilo) - Vikipedio).
Se vi volas partopreni, sendu retmesaĝon al Yves Nevelsteen
yves@ikso.net.
Li sendos al vi la ligilon (adreson kaj pasvorton).