Bonvenon,
Gasto
. Bonvolu
ensaluti
aŭ
registriĝi
.
1 horo
1 tago
1 semajno
1 monato
Por ĉiam
Ensaluti per uzantnomo, pasvorto kaj seancdaŭro
Hejmo
Helpo
Serĉi
Kalendaro
Ensaluti
Registriĝi
Esperanto-forum
Agendo / Agenda
Agenda / Agendo
(Kontrolanto:
Roland Rotsaert
)
Enkonduko en la teknikon de vikipedia redaktado (8 majo, per zoom)
Ligitaj eventoj
Redaktu vikipediajn artikolojn (Zoom)
: 08 majo 2021
« antaŭa
sekva »
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri malsupren
Aŭtoro
Fadeno: Enkonduko en la teknikon de vikipedia redaktado (8 majo, per zoom) (Legita 4266 fojojn)
0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.
Roland Rotsaert
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 1322
Sekso:
Enkonduko en la teknikon de vikipedia redaktado (8 majo, per zoom)
«
je:
28 aprilo 2021, 21:08:06 ptm »
Rilate la kampanjon "Por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021" (vidu la alvokon de UEA, ELiSo, ILEI kaj E@I: gazetara komuniko de UEA, 2021-04-24,
https://uea.org/gk/946a1
) ni ŝatus atentigi pri ĉi tiu virtuala aranĝo:
La Kolonja Esperanto-Klubo invitas: Redaktu vikipediajn artikolojn!
2021-05-08 (sabato) 18:00h UTK = 20:00h en la mezeŭropa somera horzono (UTK+2)
Ni prezentas enkondukon en la teknikon de vikipedia redaktado je simpla nivelo, por ne-spertuloj.
Ĉiuj konas kaj konsultas la esperantlingvan vikipedion.
Ĉu vi foje rimarkas tajperarojn en iu artikolo? Ĉu foje aldonindas informoj?
Ĉu foje eĉ aldonindas nova artikolo, ĝis nun neekzistanta?
Ni prezentas enkondukon en la teknikon de vikipedia redaktado je simpla nivelo, por ne-spertuloj.
Surekrane vi vidos:
kiel korekti erarojn
kiel plivastigi ekzistantan artikolon
kiel krei novan artikolon surbaze de jam ekzistanta alilingva artikolo
Aliro al la zuma konferenco (ekfunkcias 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/81629504522?pwd=TjVjVnMzdTBLaWJlUWNuZVo5TkxIdz09
Antaŭanonco de via partopreno ne nepre necesas, sed estas dezirata, laŭeble en la paĝo de EventaServo
https://eventaservo.org/e/KEK-invitas-2021-05-08
aŭ retpoŝte al Klaus Leith, KDL (ĉe) gmx.eu -- dankon!
Protokolita
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri supren
« antaŭa
sekva »