Bonvenon,
Gasto
. Bonvolu
ensaluti
aŭ
registriĝi
.
1 horo
1 tago
1 semajno
1 monato
Por ĉiam
Ensaluti per uzantnomo, pasvorto kaj seancdaŭro
Hejmo
Helpo
Serĉi
Kalendaro
Ensaluti
Registriĝi
Esperanto-forum
Publikaj rilatoj / Contacten
Ideoj por antaŭenigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto
(Kontrolanto:
Roland Rotsaert
)
Revuo "Paco kaj Justeco" (1941-1947) bitigita
« antaŭa
sekva »
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri malsupren
Aŭtoro
Fadeno: Revuo "Paco kaj Justeco" (1941-1947) bitigita (Legita 6460 fojojn)
0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.
Roland Rotsaert
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 1322
Sekso:
Revuo "Paco kaj Justeco" (1941-1947) bitigita
«
je:
25 aŭgusto 2022, 17:35:31 ptm »
En 1937, post Esperanto-kurso organizita de Vlaamse Toeristenbond (VTB) en Brugge, estis fondita nova, flandrema esperantogrupo
Paco kaj Justeco
. Kunfondinto kaj unua prezidanto estis
Fernand Roose
(1914-2012), filo de esperantisto kaj mem aktiva ekde 1929.
Kelkajn jaroj poste eksplodis la dua mondmilito kaj la freŝbakitaj movadanoj restis izolitaj, sed eblaj kontaktoj kun kolegoj en- aŭ eksterlande. Tial la estroj de Paco kaj Justeco fine de 1941 decidis eldoni grupan bultenon por kunteni kaj plu instrui la grupanojn. La bulteno (komence kun diversaj nomoj, sed baldaŭ ankaŭ nomita
Paco kaj Justeco
aperis ĝis fino de 1947, kiam denove abundis Esperantorevuoj kaj -kunvenoj.
La revunumeroj legindas, ĉar ili plenas je informoj pri nun forgesitaj personoj, revuoj kaj ideoj, kaj scenoj el la dummilita vivo. Ankaŭ estas interese legi kiel oni antaŭ tiom da jaroj propagandis la lingvon kaj kiel oni (plejofte vane) vigligis kaj kunlaborigis la membrojn. Ŝajnas ke, same kiel nunaj politikistoj nenion lernis el la spertoj de la pasintaj militoj, niaj eo-estraranoj nenion lernis el la spertoj de siaj antaŭuloj. Sed nun ili povos: ĉiuj numeroj de
Paco kaj Justeco
estas bitigitaj kaj legeblas je
https://drive.google.com/drive/folders/1TDGmAzAAi-65fM-hpAwbKEKK5jdS6nOR
. Por faciligi la legadon estas aldonitaj transskriboj de la movado-rilataj tekstoj.
Mi esperas ke utilos, kvankam mi iom dubas. Ĉie kaj ĉiam mi konstatas ke daŭre validas la malnova diraĵo 'se Esperanto iam venkos, ne estos danke al, sed malgraŭ la esperantistoj'. Mi konsilas ne plu fanfaroni pri la kvalitoj de nia kara lingvo, sed prioritate enordigi nian propran domon. Ankaŭ farante tion, la lingvo tre bone uzeblas.
«
Lasta redakto: 25 aŭgusto 2022, 19:11:44 ptm de Roland Rotsaert
»
Protokolita
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri supren
« antaŭa
sekva »