Kastelo Greziljono organizas kun ILEI kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per la rekomendita rekta metodo. Ni proponas du nivelojn (kursojn) kaj ekzamenojn:
Seminario "
Mondvojaĝantoj" gvidata de
Mireille Grosjean (Svisujo) kaj
Miguel Ángel González Alfonso (Kubo)
Kurso 1 gvidata de
Christophe Chazarein (Francujo) — por esprmi sin en bona Esperanto (A2-B1)
Kurso 2 gvidata de
Zsofia Korody (Germanujo) — por progresintoj, kursgvidantoj kaj kursgvidontoj (B1-B2)
Internaciaj
KER-ekzamenoj de UEA/ITK je niveloj B1, B2 kaj C1
Legu la detalojn en
http://gresillon.org/printempoaŭ tuj aliĉu en
http://gresillon.org/aligho