Saluton Ivo,
Mi ĝojas de vidi vin en la forumo.
Ankaŭ mi ĝojas ke mi povas kontakti vin tie ĉi.
Sed via reago provokas ĉe mi multe da demandoj, ĵuste pri komunikado.
ĉu la provinca strukturo ne estas la plej logika, ne nur por Flandrujo sed por la tuta Belgujo.
Min surprizas ke vi ja ŝatas la provincan strukturon sed malŝatas la pli grandan strukturon Flandrio/Bruselo/Valonio.
Estas alia debato sed la organizado de iu lando sur bazo de lingvo ne estas efika.
Mi ĵus fin(re)legis la libron de Pascal Verbeken "Arm Wallonië". Li raportas pri la miloj kaj miloj da flandroj, kiuj enmigris en la valonaj industriaj regionoj Borinage, Centre, Liège/Seraing. La flandroj kiel eble plej rapide asimiliĝis, lernis la lokan dialekton kaj la francan. Li raportas ke multaj eĉ kaŭis sian devenon, kaj akiris gravan rolon en la socia vivo (Cools, Onkelincks, Demotte ...) kaj vigle defendis la valonajn interesojn. Kia diferenco kun la postaj enmigrintoj: italoj, hispanoj, poloj, turkoj, marokanoj. Ili konservas sian folkloron. Kiam itala futbalklubo ludas por eŭropa titolo, eĉ personoj, kiuj naskiĝis en Belgio sed havis italajn gepatrojn, freneziĝas. Kie fontas tiaj diferencoj?
ŝajnis al mi ke multaj esperantistoj ne kredas aŭ ne volas kredi en la eblecoj de komunikado kun la francparolantoj.
Mia sperto estas ke flandroj tre bone kaj amike komunikas kun francparolantoj. Sed la problemo komenciĝas en kunlaboro pro granda diferenco en la tradicioj. La respondon mi ricevis de hispana gastlaboristo el la sudo de Hispanio. "En Belgio" li rakontis, "mi devis rapide adaptiĝi al belga laborritmo. Tio malfacilis por mi sed mi sukcesis. Sed kiam mi revenis en mia lando, miaj provoj por laborigi hispanojn laŭ belga ritmo tute kolapsis."
Mi ĉiam pensas ke estis iomete naiva de esperi ricevi de Anciaux subvencion por Esperanto
.
Kiam vi rigardas en Vertikale al la spezokonto de 2008, vi vidos ke FEL ricevis 5741 eŭroj da subvencioj. Ne okazis la rekono kiel movado. Tiu rekono alportus multe pli da mono, kaj permesus multe pli vastajn aktivecojn. Sed krom la mona subvencio, FEL ankoraŭ ĉuas avantaĵojn sub formo de salajra kompenso pro eks-DAC-dungitoj kaj en la kadro de "Sociale Maribel". Se FEL ne atentus la regulojn de la Flandra Komunumo, ĝi devus tuj fermi la centron kaj ne plu povus pensi pri iu profesia aktiveco.
Se la movado provas novajn vojojn oni devas ....ne nur labori por la propra paroĥo sed por pli granda grupo.
En la centro en Antwerpen, oni multe realigis por la internacia movado. Pensu pri Monato, la eldona agado, la internacia libroservo, la retpaĝoj. Plie FEL jam eldonis Esperanto-dokumentojn en la franca kaj la angla. Mi emfazis en mia artikolo ke FEL nun devus fokusi sin pri informado de la granda publiko. ĉu vi pensas ke oni povus en Antwerpen pli bone organizi la informadon en Liège kaj Namurĝ ŝajnas al mi tute normale ke FEL organizu la informadon en la nederlanda (laĵeble kune kun Nederlando) kaj ke APE (ev. kun Francio) prizorgu la franclingvan informadon. En Bruselo oni uzas jam de multaj jaroj materialojn de FEL kaj de APE.
Sed fine mi konscias ke la homoj ne reagas logike. Estas defio por provi kompreni kiel kaj kial niaj kunhomoj havas tiel diferencajn vidpunktojn.
Mi ankoraŭ aldonas plian enigmon. Kial limburganoj havas nete pli fortan provincan senton ol enloĝantoj de aliaj provincoj en nia lando. Vi ankaŭ partoprenis la akcepton en Vilnius, organizita de la belga ambasadorino Marie-Louise Van Herck. En tiu brila akcepto okaze de UNIVERSALA kongreso, iu havis subite la ideon ke la limburganoj grupiĉu por foto kun la ambasadorino. Mi spertis en tiu grupeto fierecon, ne tiom ĉar la ambasadorino, kiu lernis Esperanton kaj subtenas ĝin, estas belga, sed ĉar ŝi estas limburganino.
Evidente komunikado temas pri multe pli ol pri komuna lingvo!
Amike via,
Ivo