Saluton, ni estas belgaj junuloj kiuj renkontiĝis dum Esperanta kunveno, kaj ni iom bedaŭras ke en Belgio kelkaj junuloj lernis Esperanton sed preskaŭ neniam renkontas unu la alian... eĉ kelkaj pensis ke ili estas la nuraj Esperantistoj de la lando. Pro tio, ni proponas ke belgaj Esperantistoj renkontu en Bruselo.
La programo estas simple iri al kelkaj famaj trinkejoj de la urbo, vespermanĝi ie ajn kune por interkonatiĝi. Post tio eble ni volos aŭ fari tion denove aliloke, aŭ revidi unu la alian, aŭ iri al iu kunveno kune, aŭ eĉ krei belgan junularan Esperantan asocion... kial ne, la aliaj landoj ja havas asocion.
Do, resume: renkontu la aliajn! Venu al renkontiĝo kun belgaj junaj esperantistoj
Sabaton la 30an de novembro je la 15a horo
En Halles Saint Géry, Bruselo
https://www.facebook.com/events/437627216341519/?previousaction=join&source=1