+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10
11
Agenda / Agendo / Klubkunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 23 septembro 2026, 20:59:44 ptm »
La 15-an de oktobro 2026 : Anita Scheenaerts prelegas pri la Kalmthouta historio, nome pri torfo, la iama loka nigra oro. Kutimaj loko kaj horo (Heide City, Heidestatiestraat 33; 15h 30).
12
Kursoj / Cursussen / Kurso en Berchem
« Lasta afiŝo de PaulP je 22 septembro 2026, 08:51:26 atm »

Karaj samideanoj,


Lode Van de Velde kaj Alex Humet prizorgis hieraū lunde enkondukan prelegon al Esperanto, kadre de nova 12-leciona ĉiusemajna kurso, ĉe Buurthuis Posthof en Berchem, kiu ekos je lundo 5-a de oktobro je la 19:00.


La kursmaterialon provizos la lernolibro “Dé [size=inherit]wereldtaal in 25 lessen” de Lode Van de Velde kaj la demandaro el la BEK-kurso de Dennis Keefe. La kurson gvidos Àlex Humet. [/size]


Sep interesitoj ĉeestis kaj akompanis nin la tutan prelegon la kurs-direktorino de la centro, kiu plene apogas la iniciaton.


Interesitoj loĝas en Berchem, Antwerpen, Mortsel kaj Kalmthout. Ekster-antverpenaj partoprenintoj povis veni per publika transporto danke al la bona situo de la centro, proksima al stacidomo kaj tram- kaj bus-haltejoj. Laū la naskiĝdeveno, krom 4 el la Antverpena regiono, 3 devenas el Bruselo (franclingva), Asturio (hispanlingva) kaj Pollando.


Restas 2-semajnoj antaū la komenciĝo de la kurso, ni petas vin bonvole plue diskonigi la kurson en via ĉirkaūaĵo.


Dankon kaj ĉion bonan


Amike
Àlex Humet
13
Agenda / Agendo / 20sep2026: Valère Doumont prelegos pri skoltoj kaj Esperanto
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 17 septembro 2026, 06:59:56 atm »

En la monata prelegserio de Aŭstralia Esperanto-Asocio Valère Doumont prezentos la skoltan movadon: ĝian historion, nunan staton, ĝian fruan rilaton kun Esperanto, kaj kio okazas nun en la Esperanto-movado.

Valère Doumont (46 jaraĝa) estas edukisto, naturgvidanto kaj skolto. Li partoprenis kaj estris en la skolta movado de Bruselo-Valonio. Membras ĉe Skolta Esperanto-Ligo kaj fondis la Verdajn Skoltojn en 2012.

Aktuale li estas trejnisto por skoltestro, gvidanto de loka grupo kaj prezidanto de la Verdaj Skoltoj.
Pli da informo ĉe https://edukado.net/biblioteko/panteono

DIMANĈE, LA 20-AN DE SEPTEMBRO 2026, JE LA 09:00 en Belgio [ne je 08:00 kiel antaŭe menciita]. Jen la ligilo:

http://HTTPS://US02WEB.ZOOM.US/J/81848075241?PWD=IYJJHNR5FF7REOSWAIBEWLXL1BAJKZ.1
Meeting ID: 818 4807 5241
Passcode: 014431
14
Agenda / Agendo / LEA, Tongeren: Limburga Tago 2027
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 09 septembro 2026, 15:07:37 ptm »
Ni kunvenos en Tongeren por pikniki, bicikli kaj promeni.
15
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Skrablo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 09 septembro 2026, 15:05:25 ptm »
Ni kantos esperante.
16
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Filmo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 09 septembro 2026, 15:04:42 ptm »
Ni ludos la faman vortludon skrablon.
17
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Filmo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 09 septembro 2026, 15:03:50 ptm »
Emilio elektos film(et)o(j) por ni.
18
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Diskutrondo pri la klimatŝanĝo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 09 septembro 2026, 15:02:57 ptm »
An gvidos diskuton pri klimatŝanĝo
19
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Esperanto en Afriko
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 09 septembro 2026, 14:59:59 ptm »
Prelego per Zoom de Afrika esperantisto
20
Agenda / Agendo / LEA, Peer: La Granda Vojaĝo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 09 septembro 2026, 14:59:02 ptm »
Ni ludos la faman ludon: La Granda Vojaĝo
Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10