+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Agenda / Agendo / Re: 33a Koruso-staĝo Ariège 28.2-7.3.2026
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 09 decembro 2025, 12:50:11 ptm »
Jen aktualigita informilo/aliĝilo.
2
Familia vivo / Forpasis Rob Moerbeek (1936-2025)
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 30 novembro 2025, 16:20:56 ptm »
La 27an de novembro forpasis Robert “Rob” Moerbeek (1936-2025), nederlanda filologo kaj esperantisto, kiu dum 32 jaroj (1979-2001) estis oficisto en la Centra Oficejo de UEA kaj post la emeritiĝo laboris tie kiel volontulo.
Legu nekrologon en “La Ondo de Esperanto” ĉe https://sezonoj.ru/2025/11/moerbeek-3/
3
Bicikla vojaĝo tra du kontinentoj, miloj da dokumentoj malkovritaj post jardekoj, kaj la historio de Esperanto, kiu komenciĝis en Varsovio. Ekde la 9a de decembro ni invitas vin viziti la ekspozicion VOJAĜO. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928–1932) – kiu rakontas pri la eksterordinara vojaĝo de la juna esperantisto Lucien Péraire (1906–1997) kaj pri la strebo konservi la heredaĵon de movado kiu transpasas naciajn kaj kulturajn limojn.

Legu la kompletan artikolon je https://groups.google.com/g/bibliotekoj/c/wwbhJARQ6uA

Nacia Biblioteko de Pollando: https://www.bn.org.pl/aktualnosci/5859-voja%C4%9Do-rowerem-do-azji-z-esperanto-1928-1932---wystawa-w-czytelniach-biblioteki-narodowej.html

4
Informiloj / Informatie / Konferenco de la Akademio: la 15an de decembro 2025
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 27 novembro 2025, 07:08:51 atm »

Jam kvinan fojon, okaze de la Zamenhof-festo, akademianoj prezentos siajn laborojn kaj la laboron de la Akademio dum Konferenco de la Akademio,  lundon la 15an de decembro, de la 14a UTC ĝis la 15a 40 UTC. Jen la programo:

14:00 UTC – Amri Wandel: tradukado de anglalingva libro pri astrobiologio

14:20 UTC – Bertilo Wennergren: la testo-versio de la venonta PIV

14:40 UTC – François Lo Jacomo: la voĉdonsistemo de la Akademio

15:00 UTC – Jesper Jacobsen: premio de franca Akademio pri sciencoj

15:20 UTC – Edmund Grimley Evans: proklamo de la Laŭro de la Akademio


La Konferenco estos spektebla per zoom, per la jena ligilo: https://us06web.zoom.us/j/86948850626?pwd=nWlhYjlSAavUihh2ajjTmg9r63n0iK.1#success
Je Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/a2522f

se bezonate (kutime la supra ligilo sufiĉas):
identiga numero de la kunsido: 869 4885 0626
sekreta pasvorto: 073800
5
Novaĵoj / Nieuws / Nova Unesko-Kuriero
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 26 novembro 2025, 07:17:46 atm »

«Diru al mi, kion vi manĝas, kaj mi diros al vi, kiu vi estas. Kuirarto parolas pri ni, pri niaj emocioj, niaj plezuroj kaj niaj revoj. En siaj Analektoj, Konfuceo rimarkigas nin pri tio, ke “oni neniam satiĝas je bongusta kaj delikata manĝaĵo.” Kelkajn jarcentojn poste, la filozofo Gaston Bachelard asertis, ke “manĝado estas (…) festeno por la sensoj”. Kuirarto estas invito al vera ĉirkaŭmonda rondvojaĝo, do ĉetabliĝu! La vespermanĝo estas preta», – skribis Agnès Bardon, ĉefredaktoro de “Unesko-Kuriero”, en la ĉefartikolo de la dua ĉi-jara kajero de ĉi tiu gazeto (aprilo-junio).

“Manĝaĵoj: kio kunigas nin” estas la ĉefa temo de la dua ĉi-jara kajero de “Unesko-Kuriero”, aperinta en la retejo de Unesko kun kelkmonata malfruo; legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2025/11/unesko-43/ kaj elŝutu ĉi tiun bongustan “Kurieron”.
(El "Ondo de Esperanto")
6
Agenda / Agendo / 33a Koruso-staĝo Ariège 28.2-7.3.2026
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 25 novembro 2025, 16:08:19 ptm »
La limdato de la unua aliĝperiodo plilongiĝis 30 oktobro 2025.
Je Eventa Servo: https://eventaservo.org/o/EO_Ariege
Spertoj kaj informoj de partoprenintoj de pasintaj staĝoj bonvenas!
7
Familia vivo / Nelly Bracke 1932-2025
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 07 novembro 2025, 16:16:43 ptm »
Nelly Bracke (°Sint-Jans-Molenbeek, la 25an november 1932) forpasis en Loveno la 3an de novembro 2025.
8
Diversaj / Diversen / Petitie: wordt Vaalserberg Monto Zamenhof ?
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 29 oktobro 2025, 10:36:09 atm »
Er is een petitie gestart om de Vaalserberg (of Vaalsberg?), het hoogste punt van Nederland en palend aan Amikejo (https://nl.wikipedia.org/wiki/Neutraal_Moresnet), te hernoemen tot Monto Zamenhof (Zamenhofberg, Mont Zamenhof).

Deelnemen kan op https://www.change.org/p/rename-vaalserberg-to-monto-zamenhof-zamenhofberg-mont-zamenhof

Meer informatie op https://www.facebook.com/groups/1846882702703800
9
Rafael Henrique Zerbetto, brazila esperantisto kaj ĵurnalisto de El Popola Ĉinio, ricevis la Amikecan Premion de la Ĉina Registaro.


Zerbetto de pli ol dek jaroj loĝas en Pekino kaj laboras por la Esperanto-Fako de la Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo. Li fariĝis ĉefa rubrikisto de la retejo de El Popola Ĉinio kaj ricevis la premion pro sia elstara kontribuo al la interkultura komunikado inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Li naskiĝis en 1984 en Brazilo, diplomiĝis en 2011 ĉe la Universitato de Campinas kaj studis de 2014 ĝis 2017 Interlingvistikon kaj Esperantologion ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Li servis kiel redaktoro de la revuo Momenton!, de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), de kiu li ankaŭ estis prezidanto (2012-2014). Li estis Komitatano A de UEA por Brazilo. Ekde 2015 li loĝas kaj laboras en Ĉinio.

Legu pli en la gazetara komuniko de UEA, https://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2025/Esperantisto-Rafael-Zerbetto-ricevis-la-Amikecan-Premion-de-%C4%88inio
10
Agenda / Agendo / Kalmthout : klub-kunveno
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 27 oktobro 2025, 16:10:04 ptm »
La 20-an de novembro 2025

Ni legos kaj komentos tekston pripolitikan. Kutimaj ejo (Panejo Heide City, Heidestatiestraat 33, Heide-Kalmthout) kaj tempero (15h 30 - 17h 30).
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10