+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Het Deutsches Esperanto-Institut heeft zopas een boek (in het Duits) uitgegeven met als titel '100 Deutsche Esperanto-Kongresse 1906-2023', met niet alleen informatie over de Duitse Esperantobond, maar ook over de Duitse arbeiders-esperantisten en de Esperantobeweging in de voormalige DDR (Oost-Duitsland).

Meer informatie op https://esperanto.berlin/de/100-germanaj-esperanto-kongresoj-nova-publikigajo-pri-la-esperanto-historio/

Het boek is deel 9 van de reeks Esperanto-Dokumente, zie https://de.wikipedia.org/wiki/Deutsches_Esperanto-Institut#Publikationen
2
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 13 aprilo 2025, 19:57:47 ptm »
15-a de majo : Nia klubmembro Cyreen prezentas bildoriĉan skizon pri la vivo kaj verkaro de la deksepjarcenta ĉeĥa teologo, filozofo kaj pedagogo Komenio. Tiu ĉi estis favora al la kreado de ia simpla, bela kaj neŭtrala “Universala Lingvo”. Kutimaj ejo kaj horoj : Heide City, Heidestatiestraat, Heide-Kalmthout, 15h 30 - 17h.
3
Ĉiun trian jaron, la Akademio de Esperanto renovigas siajn membraron, estraron kaj direktoraron. Legu artikolon pri tio je https://sezonoj.ru/2025/04/akademio-27/ .
4
Esperanto-literaturo kaj -muziko / Sten Johansson fariĝas 75-jara.
« Lasta afiŝo de Lodchjo je 01 aprilo 2025, 10:50:30 atm »

Hodiaŭ Sten Johansson fariĝas 75-jara. Gratulojn al li!  'kk'

FEL havas 16 el liaj verkoj en stoko.
Vidu: https://retbutiko.be/eo?verkinto=Johansson&haveblo=stoko

FEL krome havas 4 librojn kiujn li tradukis:
https://retbutiko.be/eo?tradukinto=Johansson&haveblo=stoko

5
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 27 marto 2025, 21:19:17 ptm »
17-a de aprilo : Nia prezidanto Rob Ebenau lastatempe vojaĝis Srilankon. Tio ĉi estas granda insulo en la Hinda Oceano, sude de la Hinduja subkontinento. La Erikejanoj kaj la eventualaj vizitantoj ĝuos bildoriĉian prelegon pri ekzotika lando! Kutimaj ejo kaj horoj : Heide City, Heidestatiestraat, Heide-Kalmthout, 15h 30 - 17h.
6
Lode Van De Velde prelegos en Gent, La Progreso, Peter Benoitlaan 117, je la 20.00a horo
7
Diversaj / Diversen / Open Deur bij Internacia Esperanto-Arkivo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 25 marto 2025, 20:48:23 ptm »
Na een half jaar werken beginnen de ruimtes van het Internacia Esperanto-Arkivo (IEspA, Hasseltestraat 26, Diest) er al min of meer uit te zien zoals ze zouden moeten worden, maar helemaal afgewerkt is het nog lang niet. Zo wachten wij nog altijd op de aansluiting op de waterleiding.

Heel wat bewoners van Diest vragen zich ongetwijfeld af wat er achter het huisnummer 26 allemaal aan het gebeuren is. Om hun de kans de geven kennis te maken met het archief zetten wij de deuren open op donderdag 17 april (Lentejaarmarkt in Diest) en zondag 27 april (Erfgoeddag).

Ook de Vlaamse (en andere) esperantisten zijn op die dagen welkom om te zien hoe het Esperanto-erfgoed in Diest bewaard wordt en wat er nog allemaal nodig is om dat in zo goed mogelijke omstandigheden te doen en het voor iedereen vlot toegankelijk te maken.

Info: 0494/54.32.86
8
Esperanto-literaturo kaj -muziko / Novaj libroj en la retbutiko de FEL
« Lasta afiŝo de Lodchjo je 18 marto 2025, 13:29:28 ptm »
Kara literaturamanto,

Delonge ni ne plu dissendis novaĵojn el nia retbutiko, do nun ni havas plurajn librojn por prezenti!
Agrablan legadon al vi!

1. La leondresisto - perleto el la flandra literaturo
 
La fama flandra verkisto Willem Elsschot (Alfons de Ridder, 1882-1960) estis unu el la plej gravaj verkistoj en la nederlandlingva literaturo. Lia unika stilo montras grandan observemon de ĉiutagaj aferoj kun ironia humuro, ofte subtile montranta – ĉu kritikanta? – absurdaĵojn de la homa konduto.
En „La leondresisto” ni malkovras la ĉarman rilaton inter avo kaj lia scivolema nepeto. Kiam la edziĝo inter la pola patro kaj flandra patrino de la etulo rompiĝas, sekvas heroa kaj kortuŝa lukto de la avo por helpi al sia filino kaj sia nepeto.
Jen la ligilo: http://retbutiko.be/nl/ero/leond





  2. Vivo - infanlibro kun valora mesaĝo
 

 
Bela, tutkolore kaj riĉe ilustrita novelo pri Hektoro, kiu havis kiel taskon kapti kaj kunporti bufon al la lernejo. Sed, tiam la instruisto volas dissekci ĝin! Ĉu Hektoro sukcesos savi ĝin?
La ĵurio de la Nacia Novelpremio José María Sánchez 1999 taksis la novelon "Vivo" literatura juvelo inda je la plej altnivela antologio pro sia homa varmeco, pureco kaj formala perfekteco.
La libro haveblas en normala versio kun mola kovrilo:
 http://retbutiko.be/nl/ero/vida

... kaj en granda versio kun malmola kovrilo:
 http://retbutiko.be/nl/ero/vidam
 



  3. Neŭtrale (Sten Johansson)
 
La nova, historia romano de Sten Johansson prezentas al la legantoj la aventurojn de tri homoj kun ŝajne sendependaj vivoj: de sveda tipografo, Ture, membro de la komunista partio de Svedio; de norvega vendisto en farbbutiko, Reidar, serĉ­anto de vojoj por rezisti al la okupacio de Norvegio fare de nazia Germanio; kaj de Gullvi, sveda kelnerino, dum sia junaĝo viktimo de perforto fare de familiano.
Per historioj kaj anekdotoj el la vivoj de la tri homoj, per rakontoj pri spionado kaj sabotado, pri amoro, eĉ pri amo al ĵazo, la aŭtoro ne nur interplektas la vivojn de la tri ĉefroluloj, sed same prezentas la komplikan historion de parto de Skandinavio dum tiu tempo.
http://retbutiko.be/nl/ero/ntrl
 


  4. La ŝirmejo (Paulo Sergio Viana)
 
Ĉi tiu libreto estas la rezulto de jardekoj da volont­ula kuracista laboro de la aŭtoro en malriĉaj mal­junulejoj en Brazilo. Li tie kunvivis kun homoj en la fino de ilia vivo – tro ofte tragika fino. Unu tagon li ekhavis la ideon verki fikciaĵon pri tiu kruela situacio. Kompreneble, en la libreto vi ne trovos ĝojigan, opti­misman rakonton. Male, ĝi celas atentigi homojn pri grava socia problemo.
 
 La libro enhavas du sendependajn partojn, kiuj am­baŭ fontas el la sama problemaro. La unua estas tag­libro de maljunulo enfermita en azilo; la dua estas raporto de maljunulino en tre simila situacio, sed alternas en ĝi ŝiaj personaj notoj – kaj rakontoj pri la okazaĵoj en la maljunulejo kaj pri la granda defio teni ĝin funkcianta.

http://retbutiko.be/nl/ero/sxrm
 




  5. Pli leĝera ol aero (Ĥristina Kozlovska)
 
Ĥristina Kozlovska (nask. en 1989) estas ukraina verkistino, poet­ino kaj ĵurnalistino, kies prozaĵoj kaj poemoj gajnis plu­rajn premiojn kaj estas tra­dukitaj en kelkajn lingvojn. Ŝiaj rakontoj aperis en Beletra Almanako kaj en pluraj aliaj Esp­erantaj el­donaĵoj.  En siaj verkoj ŝi lerte kom­binas realismon kun mistero, ĉiu­tagecon kun fantazio, evi­dentaĵon kun neklarigeblo – kun la celo atentigi pri misoj sociaj kaj psikaj. Ĉiu el ŝiaj rakontoj fascinas de la ko­menco ĝis la fino per neatenditaj agoj, kapa­bloj, eventoj. La mal­lon­gaj fabeloj estas spritaj, ofte filozo­fiaj prozaĵetoj.
http://retbutiko.be/nl/ero/ploa
 


   6. Beletraj Almanakoj kaj Belarta rikolto
 

 
Aperis intertempe ankaŭ:
 

Beletra Almanako 49: http://retbutiko.be/nl/ero/ba49
Beletra Almanako 50: http://retbutiko.be/nl/ero/ba50
Belarta rikolto 2024, kolekto de la Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio: http://retbutiko.be/nl/ero/brik12
9
Esperanto-literaturo kaj -muziko / Monda Tago de Poezio: 21 de marto
« Lasta afiŝo de Lodchjo je 18 marto 2025, 13:25:01 ptm »
Post 3 tagoj, je la 21a de marto, estos la de Unesko en 1999 lanĉita Monda Tago de Poezio, parto de la literaturo tro ofte pretervidata. Por la okazo, ni prezentas al vi la poemarojn kiuj aperis la lastajn jarojn, ekde 2020, kaj haveblajn ĉe FEL:https://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?eldonjaro=202&kategorio=poezio
El la Flandra literaturo, ni povas rekomendi Guido Gezelle kaj Herman De Coninck:http://retbutiko.be/eo/ero/saanhttp://retbutiko.be/eo/ero/samoKaj la literaturan studon pri la tradukoj de Gezelle:http://retbutiko.be/eo/ero/gezt
10
Novaĵoj / Nieuws / Monda Tago de Poezio: 21 de marto
« Lasta afiŝo de Lodchjo je 18 marto 2025, 13:24:31 ptm »
Post 3 tagoj, je la 21a de marto, estos la de Unesko en 1999 lanĉita Monda Tago de Poezio, parto de la literaturo tro ofte pretervidata. Por la okazo, ni prezentas al vi la poemarojn kiuj aperis la lastajn jarojn, ekde 2020, kaj haveblajn ĉe FEL:
https://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?eldonjaro=202&kategorio=poezio



El la Flandra literaturo, ni povas rekomendi Guido Gezelle kaj Herman De Coninck:
http://retbutiko.be/eo/ero/saan
http://retbutiko.be/eo/ero/samo
Kaj la literaturan studon pri la tradukoj de Gezelle:
http://retbutiko.be/eo/ero/gezt
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10