+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
FEL / VEB / Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto?
« Lasta afiŝo de PaulP je 29 junio 2022, 15:57:51 ptm »
Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto kaj esti pagata? Eble vi estos la nova oficisto de Flandra Esperanto-Ligo.
Flandra Esperanto-Ligo proponas postenon de oficisto en sia sidejo, Lange Beeldekensstraat 169, 2060 en Antverpeno, Belgio. (80%-a labortempo, kontrakto sen difinita daŭro).

La ideala kadidato nepre scipovu:
Labori memstare: ofte vi estos sola en la oficejo (sed dum la unuaj monatoj ni ne lasos vin sola!), do gravas bone plani kaj strukturi vian laboron.
Komuniki trafe kaj klare: necesas kunlabori kun volontuloj, estraranoj, membroj, klientoj, liverantoj ktp.
Agi akurate kaj diligente: vi ĉefe okupiĝos pri administrado, kaj financa kaj asocia, kio postulas atenton pri la ciferoj, reguloj kaj limdatoj.

La laborlingvoj estas Esperanto kaj la nederlanda, ioma kono de la angla kaj la franca estas bonvena. Estu lernema, aktiva kaj entuziasma pri la daŭrigo de pli ol 40-jara agado de tiu ĉi grava centro de Esperanta kulturo.
 
Interesita? Kandidatiĝu ĉe veb@fel.esperanto.be
Demandoj pri la posteno? Informiĝu ĉe veb@fel.esperanto.be
 
2
Heeft iemand uit het Antwerpse tijd om de tentoonstelling te bezoeken en te kijken of er iets over Esperanto te zien is?
Ik wil wel gaan. Ik hou je op de hoogte.

3
Tot 22 september loopt in het Zuiderpershuis te Antwerpen een tentoonstelling over honderd jaar VTB (Vlaamse Toeristenbond, nu Cultuurmakers). (zie bijlage)

Tussen de wereldoorlogen waren er nauwe banden tussen de VTB en de voorloper van de huidige Vlaamse Esperantobond. De gedetailleerde geschiedenis moet nog geschreven worden, men men zou kunnen zeggen dat de toenmalige Flandra Ligo Esperantista eind jaren 1920 ontstaan is uit of dank zij de structuren van de VTB. Daarvan zijn voorbeelden te vinden in het tijdschrift Flandra Esperanisto.

Dit werd vorig jaar al gesignaleerd aan de organisatoren van de tentoonstelling die toen materiaal aan het verzamelen waren. Heeft iemand uit het Antwerpse tijd om de tentoonstelling te bezoeken en te kijken of er iets over Esperanto te zien is?

https://vtb100.be/

De pas verschenen ADVN-nieuwsbrief (http://www.advn.eu/web/mededelingen/ADVN-Mededelingen-76.pdf) is volledig gewijd aan deze tentoonstelling.
4
Agenda / Agendo / Virtuala Esperanto-Kongreso de Instruistoj 23-30 julio 2022
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 18 junio 2022, 06:54:29 atm »

La kongreso de ILEI por instruistoj kaj instruemuloj okazos rete 23-30 julio 2022. Por ke novuloj el la tuta mondo povu partopreni kaj interŝanĝi spertojn/bezonojn…, aliĝo estas senpaga.

Kadre de la virtuala kongreso okazos simpozio malferma por (ne)esperantistaj fakuloj kaj interesatoj, ebligante ilian debaton pri temoj de komuna intereso, observataj el diversaj vidpunktoj. La laborlingvoj estos laŭvice Esperanto, la franca kaj la angla. Do se vi konas neesperantistajn instruistojn* kiuj interesiĝas pri la temo, invitu ilin partopreni.
(*) En bazlernejo, mezlernejo, altlernejo aŭ universitato.

https://eventaservo.org/e/ILEI_55

(didier.janot@gmail.com)

5
Familia vivo / Forpasis Helmut Klünder
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 17 junio 2022, 07:18:59 atm »


Helmut KLÜNDER (naskiĝis la 4-an de julio 1948, forpasis la 16-an de junio 2022) naskiĝis en esperantlingva familio. Lia avo lernis Esperanton jam en 1908 kaj lia patrino - same kiel li - estas denaska esperantisto.Li estis kunfondinto de Printempa Semajno Internacia (PSI) en Germanio.

Multege da esperantistoj konis kaj aprezis tiun denaskulon.

(Nicky)

https://eo.wikipedia.org/wiki/Helmut_Kl%C3%BCnder
https://eo.wikipedia.org/wiki/Printempa_Semajno_Internacia
6
Diversaj / Diversen / Prelegantoj pri ekonomiaj temoj serĉataj
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 16 junio 2022, 08:28:27 atm »
IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio) ĉiudimanĉe, je tagmezo (belga horo), okazigas Zoom-kunvenon.

Estas serĉataj personoj kiuj povas, dum interkonsentota tempo, prelegi pri iu ekonomia temo.

Kontaktu IKEF-estraranon Chimedtseren Enkhee <chimedtseren.enkhee@gmail.com

kaj/aŭ partoprenu en la venonta kunveno:

Dato: dimanĉe, 19 junio 2022;

Horo: UTC 11:45-14:00 (中国时间 19:45-22:00)
Platformo: https://zoom.us
Ligilo: https://us06web.zoom.us/j/4450123381?pwd=WnZobUdaRzdsdTBLK0wyTjE4aHIxdz09
Kunvena kodo: 445 012 3381
Pasvorto: IKEF2022

Roland Rotsaert, eksa estrarano de IKEF
(kiu pro familiaj kialoj neniam povas partopreni je dimanĉo)




7
Agenda / Agendo / 14.6.2022: Prelego de Kristin Tytgat pri Belarusio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 14 junio 2022, 07:24:28 atm »

« BELARUSIO »
Antaŭ nelonge Belarusio estis nekonata lando en Eŭropo. Ekde la pasinta jaro ni konsciiĝis pri ĝia ekzisto pro la protestoj kontraŭ la politika povo. Ankaŭ nun la lando ludas konsiderindan rolon en la milito en Ukrainio. En la prelego ni volas iom koncentriĝi je la historio kaj kulturo de Belarusio por pli bone kompreni la hodiaŭan situacion.


La prelego okazos en salono Casablanca 2 en De Pianofabriek Rue du Fort 35 Fortstraat en 1060 Sankta-Giliso je la 18a30 horo kaj samtempe rete per Zoom

Per Zoom: petu enirkodon de nikolao147@gmail.com

8
Agenda / Agendo / Re: Germana-Nederlanda E-Kongreso, Oldenburg 3-6 junio 2022
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 12 junio 2022, 19:49:46 ptm »

(Legu ankaŭ https://eventaservo.org/e/db2b49)

La proksiman lundon (17:30-19:00 pariza tempo) mi rakontos pri la 99-a
Germana E-Kongreso okazinta la pasintan semajnfinon en la urbo Oldenburg,
kun la ĉeftemo "daŭripovo" (https://www.esperanto.de/eo/gek2022-programo).
Partoprenis 150 personoj kaj estis vigla prelega kaj arta programo. I.a
koncertis Kajto kaj mi prelegis pri "Daŭripova Spac-ekspluatado". Post la
kongreso mi gastis en la E-klubo en Bremen kaj prelegis pri la lasta
Israela Kongreso. Oni tre interesiĝis kaj pluraj diris ke ili konsideros
partopreni en aprilo 2023.

Kelkajn fotojn mi afiŝis en Facebook:
https://www.facebook.com/amri.wandel/posts/10227997307707949 kaj
https://www.facebook.com/amri.wandel/posts/10227989320188266

La Zoom-adreso estas kiel ĉiam https://huji.zoom.us/j/7508982919 aŭ klaku
la Zoom-bildon kiu aperas dum la kunvenhoroj en la hejmpaĝo de ELI
https://www.esperanto.org.il/

Ĝis lundo, Amri

9
Agenda / Agendo / La Esperanto-kursoj ĉe Duolingo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 10 junio 2022, 05:41:22 atm »

La  lanĉo de la Esperanto-kursoj ĉe Duolingo reprezentis gravan paŝon en la historio de instrumetodoj por Esperanto. Kaj reklamilo, kaj instruilo, tiu efika kaj amuza metodo allogas multajn lingvemulojn al nia lingvo. Kiel okazis, ke Duolingo aldonis Esperanton? Kiel la volontula teamo konstruis ĝin? Kiajn defiojn ni spertis dum kaj post la kreado de la kursoj? Kaj kio okazas nun, post kiam Duolingo decidis ne plu permesi al volontuloj prilabori kursojn? Ruth "Margo" Kevess-Cohen, iama gvidanto de la Esperanto-kursteamo, diskutos ĉi tiujn temojn, kaj pli.

La Verda Stelo bonvenigas vin al nia sidejo en Lange Beeldekensstraat 169 en Antverpeno ekde 19.30 loka tempo; la prelego mem komenciĝos je la 20a horo.

Aŭ per la ligilo:

https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09

kunven-numero: 813 2898 4580
pasvorto: 089969
10
Agenda / Agendo / Bruselo : Sezonfina Vespermanĝo la 28an de Junio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 09 junio 2022, 19:59:35 ptm »

Post du jaroj sen sezonfina vespermanĝo, finfine ĉi jare ni denove povas organizi ĝin. Ĉu vi  estas EBGano aŭ ne, ĉiuj esperantistoj estas bonvenaj kun ties kunul(in)o. Jen bona okazo por revidi nin unu la alian post tiu damna periodo de KoViMo

La sezonfina manĝo 2022 okazos mardon la 28an de Junio 2022 je la 18a00 horo. Ni elektis fruan horon ĉar kelkaj personoj ne ŝatas reveturi hejmen kiam malheliĝas. Plie se la vetero sufiĉe belas ni povos profiti agrablan vesperon ĉe la teraso, se ne interne.

Ĉe la greka restoracio «  KRITI » kiun ni jam vizitis en 2014:  Place de Bethléem - Bethléemplein • Chaussée de Forest 112 Vorst steenweg, 1060 St-Gilles / St-Gillis, je 800 metroj de la Suda stacidomo.

Bonvolu nepre mendi via(j)n loko(j)n plej laste ĵaŭdon la 23an de Junio ĉe nikolao@esperantobruselo.org

Intertempe ankaŭ ne forgesu la venontajn prelegojn en salono Casablanca 2 (2a etaĝo) ĉe de Pianofabriek, Rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 St-Gilles / St-Gillis

• Mardon la 14an de Junio (18a30) : Prelego de Kristin Tytgat pri Belarusio
• Mardon la 21an de Junio (18a30) : Prelego de Bernard-Regis Larue pri « Portugala kaj Mediteranea kartografio en la 16a jarcento » (Kartografio 5)

Espereble ĝis tre baldaŭ

Nikolao

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10