+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10
21
Esperanto-literaturo kaj -muziko / Monda Tago de Poezio: 21 de marto
« Lasta afiŝo de Lodchjo je 18 marto 2025, 13:25:01 ptm »
Post 3 tagoj, je la 21a de marto, estos la de Unesko en 1999 lanĉita Monda Tago de Poezio, parto de la literaturo tro ofte pretervidata. Por la okazo, ni prezentas al vi la poemarojn kiuj aperis la lastajn jarojn, ekde 2020, kaj haveblajn ĉe FEL:https://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?eldonjaro=202&kategorio=poezio
El la Flandra literaturo, ni povas rekomendi Guido Gezelle kaj Herman De Coninck:http://retbutiko.be/eo/ero/saanhttp://retbutiko.be/eo/ero/samoKaj la literaturan studon pri la tradukoj de Gezelle:http://retbutiko.be/eo/ero/gezt
22
Novaĵoj / Nieuws / Monda Tago de Poezio: 21 de marto
« Lasta afiŝo de Lodchjo je 18 marto 2025, 13:24:31 ptm »
Post 3 tagoj, je la 21a de marto, estos la de Unesko en 1999 lanĉita Monda Tago de Poezio, parto de la literaturo tro ofte pretervidata. Por la okazo, ni prezentas al vi la poemarojn kiuj aperis la lastajn jarojn, ekde 2020, kaj haveblajn ĉe FEL:
https://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?eldonjaro=202&kategorio=poezio



El la Flandra literaturo, ni povas rekomendi Guido Gezelle kaj Herman De Coninck:
http://retbutiko.be/eo/ero/saan
http://retbutiko.be/eo/ero/samo
Kaj la literaturan studon pri la tradukoj de Gezelle:
http://retbutiko.be/eo/ero/gezt
23
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 24 februaro 2025, 15:26:40 ptm »
La 20-an de marto
Johan van Eenoo el Bruĝo vizitas nin. Tiu ĉi muzikema samideano prelegas pri “Bruĝaj bandomoj dum la mezepoko”. Kunveno de La Erikejo je la kutimaj horo kaj loko : 15h 30; Tesalono-panejo Heide City, Heidestatiestraat, Heide-Kalmthout.
24
Novaĵoj / Nieuws / Drie generaties Witteryck in Brugge
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 23 februaro 2025, 20:43:40 ptm »
Het heeft veel tijd nodig gehad, niet alleen voor het vele opzoekwerk en daarna voor het samenstellen, maar het ei is gelegd.
Op dinsdag 3 juni om 19.30 u. zal het boek “3 Generaties Witteryck in Brugge – De geschiedenis van Esperanto, Het Vlaamse Kruis en de Stichting Witteryck in en rond Brugge” voorgesteld worden in het Brugse stadhuis ter gelegenheid van de uitreiking van de jaarlijkse Prijs van de Stichting Witteryk die vorig jaar toegekend werd aan Raymond van het Groenewoud. Wie erbij aanwezig wil zijn moet zijn komst bevestigen vóór 29 mei via marc.ysenbrandt@skynet.be.

Hieronder een document met informatie over het boek.
25
Antverpeno / Antverpeno per malnovaj mapoj
« Lasta afiŝo de PaulP je 20 februaro 2025, 05:41:06 atm »
Saluton!

(Nederlands hieronder)

Ĉiun kvaran dimanĉon de la monato, La Verda Stelo invitas vin al "Dimanĉe Dumtage" en nia klubejo: Lange Beeldekenstraat 169 en Antverpeno.La venonta okazo estos ĉi-dimanĉe la 23an de februaro. Jen la programo

12.00 La pordoj kaj la bufedo malfermiĝos
12.30 Eko de nia kutima komuna lunĉo. Kiel kutime, kunportu propran manĝon kaj eventuale partumu kun la aliaj. Tiel ĉiu havos lunĉon kun surprizoj! Ĉefe salatoj bonvenas!       Supon denove preparis Ella (kontraŭ volontula sumo)
14.00 Bernard-Regis La Rue el Bruselo parolos pri "Antverpeno tra malnovaj mapoj":   Ni vidos kiel oni reprezentis Antverpenon sur malnovaj mapoj kaj vidoj de Antverpeno, ekde la 16a jarcento.   Por tio ni uzos fotojn de mapoj el la reto, kaj reproduktojn de mapoj kaj atlasoj, kaj verajn malnovajn mapojn el mia kolekto.   Ni invitas ĉiujn viziti la klubejon.

Por la nuna sezono la sekvaj dimanĉaj datoj estos 28mar, 27apr, 25maj kaj 22jun.
Bonvenon al ĉiuj!

Kore,

La Verda Stelo

-----------------------

Elke vierde zondag van de maand, nodigt La Verda Stelo je uit voor Over (Zon)dag in onze club: Lange Beeldekenstraat 169 in Antwerpen.De volgende mogelijkheid is deze zondag 23 februari. Het programma is als volgt:

12.00 Openen de deuren en het buffet

12.30 Start van onze gezamenlijke lunch.       Zoals gebruikelijk, vragen we je eigen eten mee te nemen en dat eventueel te delen met anderen. Zo heeft een ieder een lunch met verrassingen! Voor salades zijn welkom!       Ella heeft wederom een soep bereid (tegen een vrijwillige bijdrage)

14.00 Bernard-Regis Larue uit Brussel zal vertellen over "Antwerpen via oude kaarten":   We zullen ontdekken hoe men Antwerpen vanaf de 16e eeuw op oude kaarten en stadsgezichten weergaf.   Daarvoor zullen we foto's van kaarten van het web en ook reproducties van kaarten en atlassen gebruiken, en ook oude kaarten uit mijn eigen collectie.   

We nodigen iedereen uit om op de club te komen.Voor het huidige seizoen zijn de zondagse data 28maa, 27apr, 25mei en 22jun.
Iedereen is welkom!

Kore,

La Verda Stelo.
26
Diversaj / Diversen / Deelnemers aan enquête gezocht
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 18 februaro 2025, 07:10:58 atm »
Een Canadese studente zoekt deelnemers aan een enquête over het gebruik van Esperanto. Er zijn 23 eenvoudige vragen en de enquête kan in vijf tot tien minuten ingevuld worden. Zie https://kunfarejo.org/?p=5838
27
Informiloj / Informatie / Re: Stela Besenyei-Merger: La Esperantisto de la Jaro 2024
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 15 februaro 2025, 07:45:18 atm »
En la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto” aperis intervjuo de Paweł Fischer-Kotowski kun Eszter (Stela) Besenyei-Merger (prononcu: Béŝenjej-Merĵé), la Esperantisto de la Jaro 2024. Hodiaŭ ĉi tiu intervjuo aperis ankaŭ en la samtitola novaĵretejo ĉe https://sezonoj.ru/2025/02/stela/.
 
***
Mi atentigas pri rimarko (rilate al la krizo en nia movado) je la fino: "Unu tre bona ekzemplo estas la stato de libroeldonado, kaj kiel libromendado funkcias en UEA." La rimarko ankaŭ, kaj eĉ pli, validas por FEL! (rr)
 
 

28
Antverpeno / Aruŝo
« Lasta afiŝo de PaulP je 06 februaro 2025, 06:00:28 atm »


Ni invitas partopreni la spektadon de la filmo pri la UK en Aruŝo, Tanzanio, vendredon la 7an de marto je la oka horo. Se vi ĉeestis la kongreson, tiam estas bona okazo rememori pri la “Neforgeseblaj momentoj de la UK-2024 en Aruŝo” - tiel nomiĝas la filmo. Se vi ne partoprenis la kongreson, tiam estas des pli grava kialo spekti filmon pri la unua en historio Universala Kongreso de Esperanto en Afriko!

Aŭtoro de la filmo estas Aleksej Salomatov.

Amike
29
Novaĵoj / Nieuws / Jarraporto 2024 de Belga Esperanto-Federacio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 04 februaro 2025, 20:15:19 ptm »
Ĵus pretiĝis la fina versio de la raporto pri la agado de Belga Esperanto-Federacio (BEF), do de ĉiuj belgaj Esperanto-asocioj, dum la pasinta jaro 2024. Estas 32-paĝa dokumento. Elŝutu ĝin je https://benelukso.eu/arkivo/BEF/2024-BEF-jarraporto-definitiva-versio.pdf
30
Familia vivo / FORPASIS RENATO CORSETTI (1941-2025), HONORA PREZIDANTO DE UEA
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 02 februaro 2025, 16:54:42 ptm »

UEA profunde bedaŭras informi, ke forpasis D-ro Renato Corsetti (naskiĝis la 29-an de marto 1941) la 1-an de februaro 2025, en la aĝo de 83 jaroj, en Londono. Eksa prezidanto de UEA (2001-2007) kaj honora prezidanto de UEA kaj TEJO, li estis multfaka kaj energia kunlaboranto kaj unu el la plej eminentaj figuroj en la esperantista movado, kaj en la itala kaj en la internacia, ekde siaj junaj ĝis siaj lastaj jaroj.

Naskiĝinta en Romo, li komencis sian profesian karieron en banko. Li ekaktivis en la Esperanto-movado fine de la 1960-aj jaroj kaj baldaŭ poste iĝis Prezidanto de TEJO (1971-1973). La Estraron de UEA li unue eniris en 1980 kaj oficis ĝis 1986; denove en 1998 kiel Vicprezidanto kaj en 2001 kiel Prezidanto de UEA. Dum sia longa kariero en UEA li aktivis en multaj komisionoj kaj kunlaboris en multaj projektoj kun aktivuloj tra la mondo, ekzemple en la Instituto Hodler '68, kie li estis Prezidanto (1980-1986) kaj Vicprezidanto (ekde 2002). En 2011, rekonante lian longdaŭran agadon por la Asocio, la Komitato de UEA deklaris lin Honora Membro kaj en 2023 nomumis lin Honora Prezidanto okaze de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Torino. Li ankaŭ ricevis la Premion Deguĉi en 2008. ! Krom siaj honoraj titoloj kaj premioj en UEA li ankaŭ estis Honora Prezidanto de TEJO.

En la pasintaj kelkaj jaroj li aktive kunlaboris por informa agado de UEA, kunordigante projektojn pri disvastigado de afiŝoj rilate al lingva justeco kaj okaze de la Esperanto-Tago kaj la Tago de la Gepatra Lingvo. Krome lia agado ne limiĝis en UEA kaj TEJO: li ankaŭ estis estrarano kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio dum pluraj periodoj. Li estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en 1998.

Li estis lingvisto kaj profesoro, ofte prelegante aŭ verkante en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado. Li aŭtoris multajn artikolojn kaj librojn. Li instruis psikolingvistikon en la Universitato "La Sapienza" de Romo en la 1990-aj jaroj kaj estis profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en San-Marino.

UEA perdis ne nur eksan prezidanton, sed ankaŭ gravan kunlaboranton, amikon kaj unu el la plej gravaj motoroj en la moderna historio de la Asocio. UEA esprimas siajn profundajn kondolencojn al la tuta familio, ĉefe al lia edzino Anna Löwenstein, mem honora membro de UEA kaj eminenta Esperanto-instruisto, kaj al liaj tri filoj. (Gazetara komuniko de UEA)
Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10