+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Antverpeno / Re: Dramo-filmo „La Evento”
« Lasta afiŝo de Herman Deceuninck je 20 julio 2024, 20:20:17 ptm »
Kiel nomiĝas originale la filmo? L'évènement?
2
Antverpeno / La universo multkolora
« Lasta afiŝo de PaulP je 15 junio 2024, 09:49:37 atm »


La 21an de junio 2024 je la 8a horo vespere Loïc Rossi prelegos antaŭ la grupoj de Antverpeno kaj Londono pri „La universo multkolora”.

La belaj fotoj de la kosmo, kiujn oni povas vidi en revuoj aŭ en Interreto estas tre koloraj. Sed de kie venas la koloroj de la astroj? Kiel oni akiras tiajn fotojn? Kaj kion ili signifas?

En tiu prelego Loïc Rossi provos klarigi kial kaj kiel la universo povas esti multkolora, eĉ en la nigra nokto. Kaj li montros al vi, ke tiuj belaj bildoj plejofte mensogas ...
3
Antverpeno / Artefarita Intelekto
« Lasta afiŝo de PaulP je 07 junio 2024, 07:44:08 atm »
Ĉi vi volas scii ĉion pri Artefarita Intelekto? Ĉeestu la prelegon de Michael Nedzelsky pri: „Avideco por artefarita intelekto” ĉi-vespere je la 20a horo. La prelego estos dissendita per Zoom. Petu la ligilon de esperanto-antwerpen@esperanto.be
4
Antverpeno / Communicationssprache
« Lasta afiŝo de PaulP je 30 majo 2024, 08:20:36 atm »
Morgaŭ la 31an de majo kaj vespere je la 20a horo CEST, Martin Ptasinski denove elfosis interesan perlon en la lingvohistorio. Li skribis:
 
 
Communicationssprache - esperante Komuniklingvo - estis la unua aposteriora planlingvoprojekto. 
Ĝi originas en la jaro 1839, kia ĝia aŭtoro Joseph Schipfer estis - simile kiel Zamenhof duonan jarcenton poste - filantropo, kiu suferis pro la malamikeco inter la popoloj. 

 
Precipe la tiama malamikeco inter germanoj kaj francoj suferigis lin, kaj tiel li kiel germano bazigis sian novan komuniklingvon sur la franca lingvo. 
Kaj ĝuste tio estis la ĉefa kialo por tio, ke lia projekto fiaskis: la homoj en la 19-a jarcento ankoraŭ ne pretis por tia paca projekto, kaj tial la Communicationssprache de Schipfer estis forgesita. 

 
En tiu prelego vi ekscios, kion komunan havas la lingvo kaj ties aŭtoro kun Esperanto, kaj kiel ĝi eĉ influis la estiĝon de nia lingvo.
5
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 27 majo 2024, 18:58:05 ptm »
la 20-an de junio 2024
Vizito al kasteldomo en Hoogboom.  Akcepto de la 102 jaraĝa estrino kaj pikniko je la tereno.  Prefere ni biciklas tien.  Tiuj kiuj NE biciklas arigas je la parkejo de la stacidomo de Heide kaj Nicky atendos ilin tie je la 15.10 horo
6
Antverpeno / La Universala Kongreso en Arusha
« Lasta afiŝo de PaulP je 22 majo 2024, 12:15:03 ptm »
Costa Mashauri parolos per Zoom  pri "La Universala Kongreso en Arusha, Tanzanio, Afriko".
7
Antverpeno / Edmond Privat kaj lia agado por la sendependiĝo de Pollando
« Lasta afiŝo de PaulP je 17 majo 2024, 06:46:35 atm »


Hodiaŭ vespere je la 20a horo en Antverpeno Jerzy Dryja prelegos pri „Edmond Privat kaj lia agado por la sendependiĝo de Pollando”.

Edmond Privat ne nur estis granda Esperanto-pioniro, sed okupiĝis pri la politikaj problemoj de sia tempo. Nia konata pola esperantisto Jerzy Dryja  parolos pri lia agado kunlige kun Pollando.

La prelego estos dissendata per la programo Zoom. Petu la ligilon de esperanto-antwerpen@esperanto.be
8
Familia vivo / Petro de Smedt
« Lasta afiŝo de PaulP je 15 majo 2024, 10:32:07 atm »
Petro de Smedt forpasis la 12an de majo. Li estis konata i.a. kiel la redaktoro de la granda vortaro nederlanda-Esperanto-nederlanda, de la Oklingva Proverbaro, de la Praktika Fundamento de Eo kaj de multaj aliaj libroj pri lingvistiko.
La disŝuto de la cindroj okazos en vendredo de 17a de majo je la 13:15 en la entombigejo de Sint-Gillis-Dendermonde.


Kondolenci eblas rete per https://www.rouwcentrumvandamme.be/rouwbericht/pierre-de-smedt/
9
Novaĵoj / Nieuws / Re: IEspA decidis: Diest!
« Lasta afiŝo de Marc je 27 aprilo 2024, 10:30:46 atm »
Eltiraĵo de nur la 56 sekunda anonco en la novaĵoj de Radio 2 Vlaams-Brabant, 26/4/2024 je la 16:30a kaj 17a30a troviĝas nun ankaŭ en la retejo de IEspA: http://www.iespa.eu/images/gazetaro/20240426_Radio2.mp3.
10
Novaĵoj / Nieuws / Re: IEspA decidis: Diest!
« Lasta afiŝo de PaulP je 27 aprilo 2024, 08:38:00 atm »
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10