Mi trovis bonan modifaĵon, kiun eble indus aldoni al Tiu ĉi forumo. ĝi nomiĝas
PM Settings, kreita de unu el la ĉefaj programistoj de SMF. Jen kion la modifaĵo faras:
1. Per Tiu ĉi modifaĵo administranto povas elekti la defaŭltan aranĝon de privataj mesaĝoj (por ĉiuj **novaj** uzantoj, kaj ankaŭ por ĉiuj **ekzistantaj** uzantoj, se oni tion volas). Laŭ mi, la "konversacia" aranĝo estas multe pli komforta (simila al kutima aranĝo de fadeno, ekzemple).
2. Tiu ĉi modifaĵo ankaŭ garantias, ke ĉiuj senditaj privataj mesaĝoj **aŭtomate** konserviĉu (por ĉiuj uzantoj). Mi ne scias, kial uzanto ne volus savi siajn senditajn mesaĝojn, do ne indas devigi al ili mem ŝalti tiun ĉi opcion en la profilo. Fakte, Tiu ĉi modifaĵo kaĉas tiun opcion en la profiloj de uzantoj, ĉar uzantoj ne plu bezonus ĝin.